Granda Kanalo de Ĉinio

La Granda KanaloImperiestra Kanalo - ĉine 京杭大运河, pinjine Jīng Háng Dà Yùnhé - estas la plej longa de homoj kreita akvovojo de la mondo. Partoj de ĝi jam ekestis antaŭ pli ol 2400 jaroj, kaj jam dum la antikva epoko ĝi longis pli ol 1800 kilometrojn kaj larĝis ĝis 40 metrojn, ligante la nordon de Ĉinio ĉe la urbo Tjanĝino kun la fekunda marborda delto de la rivero Jangzio ĉe la ĉina urbo Hangzhou. Ĝi pasis altecodiferencon de 42 metroj, profundis 3 ĝis 9 metrojn kaj konsideriĝas majstroverko de la konstruarto de antikva Ĉinio. Dum la 13-a jarcento oni signife renovigis la akvovojon, kaj, post relativa malgraviĝo dum la 19-a jarcento, modernigis kaj grandparte restarigis ĝin en komunisma Ĉinio post la jaro 1949. Pro la akvomanko en norda Ĉinio, kiu malaltigas la kanalan akvonivelon tie, ĝi tamen nuntempe ne plu havas grandan interregionan trafikan gravon.

Granda Kanalo de Ĉinio
京杭大運河
kanalo
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Areo 20819.11
Situo
Geografia situo 30° 15′ 41″ N, 120° 13′ 26″ O (mapo)30.261388888889120.22388888889Koordinatoj: 30° 15′ 41″ N, 120° 13′ 26″ O (mapo)
Granda Kanalo de Ĉinio (Ĉinio)
Granda Kanalo de Ĉinio (Ĉinio)
DEC
Granda Kanalo de Ĉinio
Granda Kanalo de Ĉinio
Situo de Granda Kanalo de Ĉinio
Map
Granda Kanalo de Ĉinio
vdr
La moderna vojo de la kanalo

Vojo redakti

Moderna vojo redakti

  • Jiangnan-Kanalo
  • Li-Kanalo
  • Zhong-Kanalo
  • Lu-Kanalo
  • Suda Kanalo
  • Norda Kanalo kaj Tonghui-rivero

Historia vojo redakti

  • Jia-Kanalo
  • Neuer Nanyang-Kanalo
  • Huitong-Kanalo
  • Jizhou-Kanalo
  • Herzog Huans-Kanalo
  • Yilou-Kanalo

Eksteraj ligiloj redakti