Granda Kasteldomo (angle Great Castle House, kimre Tŷ Mawr y Castell) estas antaŭa vicdomo konstruita sur la loko de parto de Kastelo de Monmouth en Kimrio. Ĝi estas konstruaĵo listigita Grado I,[1] unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail, kaj laŭdire la plej signifa konstruaĵo de la urbo el arĥitektura vidpunkto. La domo situas sur Castle Hill, ekster Agincourt Square en la urbocentro de Monmouth.

Granda Kasteldomo
Great Castle House

townhouse
Prezento
Tipo Regimenta muzeo
Protekto Grado I
Geografio
Lando Britio
Regiono Kimrio
Loko Monmouth
Geografia situo 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 59″ U (mapo)51.8127-2.7164Koordinatoj: 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 59″ U (mapo)
Granda Kasteldomo (Britio)
Granda Kasteldomo (Britio)
DEC
Granda Kasteldomo
Granda Kasteldomo
Granda Kasteldomo
Situo de Granda Kasteldomo
Granda Kasteldomo (Kimrio)
Granda Kasteldomo (Kimrio)
DEC
Granda Kasteldomo
Granda Kasteldomo
Granda Kasteldomo
Situo de Granda Kasteldomo

Map

vdr

Priskribita kiel "domo de grandioza parado ekstere kaj interne",[2] ĝi estis kompletigita en 1673 por Henry Somerset, la 3-a Markizo de Worcester, kiu estis Lordo Prezidanto de la "Konsilio de Kimrio kaj la Markioj". Ĝi poste fariĝis Asiza tribunalo, ĝis la tribunalo translokiĝis al la nova Shire Hall en 1725. Ĝi estis la Stabejo de "Royal Monmouthshire Royal Engineers" (Milicio) ekde la meza 19-a jarcento, kaj entenas la Regimentan Muzeon.[3]

Galerio redakti


Referencoj redakti

  1. Great Castle House, Monmouth.
  2. Newman, John. (2000) The Buildings of Wales: Gwent/Monmouthshire. Penguin Books, p. 400–401. ISBN 0-14-071053-1.
  3. Great Castle House, Monmouth. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2012-04-20.