Granda Ostrava estis projekto el la komenco de la 20-a jarcento, kiu kalkulis kun kunigo de tiama urbo Moravia Ostrava kun la ĉirkaŭaj municipoj, nome kaj sur la moravia, kaj la silezia partoj de la landa limo.

Mapo de Ostrava kaj ties ĉirkaŭaĵo el la jaro 1699

Antaŭ la unua mondmilito redakti

Jam ekde la rompo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj Moravia Ostrava forŝovis en fonon tradiciajn administrajn centrojn, kiel estis en Moravio Nový Jičín aŭ Místek, kaj en Silezio ekz. OpavaTeŝino. La ideo por la kunigo de Moravia Ostrava kun Přívoz kaj Vítkovice estiĝis jam antaŭ la unua mondmilito. Per la aligo de Vítkovice kiel nova centro de industrio kaj Přívoz kiel fervoja nodo estiĝus regiono ensumiganta en la jaro 1910 pli ol 76 000 loĝantoj. En la vojo staris eĉ ne eventuala rompo de la landa limo, ĉar ĉiuj tri urboj situis sur la moravia flanko de la landa limo. Sed la reciproka rivaleco de la urbaj administracioj fine krucigis la planojn.

La unua respubliko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio.

Fine de la jaro 1918 estis plejparte la germanaj administracioj anstataŭigitaj per administraj komisionoj. La moraviasilezian direktis Jan Prokeš, la vítkovican Josef Chalupník kaj la přívozan Petr Marsín. Ĉiuj tri estis socialaj demokratoj kaj ili persone konis unu la alian. Por la estiĝo de Granda Ostrava tiel venis eksterordinare favora situacio. Sed montriĝis, ke dum baloto en aŭtonoman organon de la nove estiĝinta urbo ĉeĥoj akirus pertakse 41 %, germanoj 40 % kaj poloj 18 % da voĉoj. Tiu ĉi imago ne estis en harmonio kun la politiko de la nove estiĝinta ŝtato. Tial la 15-an de aprilo 1919 Jan Prokeš kunvokis kunvenon de reprezentantoj de pluaj municipoj, en kiuj la ĉeĥoj havis pli grandan naciecan reprezenton kaj estis tiel verŝajne, ke ili plifortigus la suman influon de la ĉeĥa nacio en la reprezentantaro.

Kontraŭ tiu ĉi propono de komence protestis Svinov, al kiu (denove) alliĝis Vítkovice kaj Přívoz. Malgraŭ tio la administra komisiono de Moravia Ostrava forsendis la 24-an de septembro 1919 proponon al la ĉeĥoslovaka registaro, por ke ĝi eldonu leĝon, per kiu okazus al la unuigo de sume 15 municipoj, kiuj estis Moravia Ostrava, Přívoz, Vítkovice, Mariánské Hory, Zábřeh nad Odrou, Nová Ves, Hrabůvka, Svinov, Kunčice nad Ostravicí, Malé Kunčice, Pola Ostrava, Muglinov, Hrušov, Radvanice kaj Michálkovice. La nova urbo devis porti nomon Supra urbo Ostrava kaj kiel tutaĵo ĝi devus esti parto de la moravia lando.

Ministerio de enlando komencis rimarkan direktadon kun la landaj organoj en Brno kaj Opava, ĉar post eltiro de ok silezia municipoj el Silezio devis esti difinitaj la teritoriaj kompenzoj. En Silezio la propono renkontiĝis kun decida rezisto. Ne temis nur pri demandoj de influo kaj mono, sed precipe pri komplika politika situacio en Silezio, kie estis tre forte reprezentita la germana loĝantaro. Per la aligo de municipoj al la nova urbo oni ja helpus Ostravon, sed la naciecaj rilatoj en Silezio malboniĝus favore al la ĉeĥa nacio. Surbaze de tiuj ĉi faktoj do la administra komisiono iom ŝanĝis la proponon tiel, ke la tuta teritorio de Ostrava falus al Silezio.

Kun tiu ĉi propono konsentis ambaŭ landaj oficejoj kaj la ministerio tial prezentis la 18-an de marto 1920 proponon de leĝo pri unuigo de la ostravaj municipoj kaj kreigo de Granda Ostrava. Ĉar la ekzistanta leĝo n-ro 295/1919 Sb. ne ebligis unuigado kaj apartigado de municipoj, kies sekvo estus ŝanĝo de limoj de municipoj, distriktoj, regionoj kaj landoj, estis eldonita nova leĝo n-ro 285/1920 Sb., kiu ebligis tion. Plua problemo estis la teritorio de la historia regiono de Teŝino, pri kiu okazis internacia arbitro en la belga Spa. Post ties finiĝo estis donita al la prezidantaro de la ministeria konsilantaro la 7-an de oktobro 1920 denova propono por la kreigo de Granda Ostrava.

Kvankam la registaro la 30-an de oktobro 1920 plenrajtigis la ministerion de enlandaj aferoj, por ke faru la unuigon per proklamilo, la intereso kunpuŝiĝis kun la moraviaj interesoj. La moravia landa komitato obĵetis kontraŭ la aligo de Granda Ostrava al Silezio kaj kaŭzis traktadon de ambaŭ landaj organoj kaj la ministerio de enlando. La situacion eluzis ankaŭ administra komisiono de Vítkovice, kiu komencis meti pluajn postulojn. Ĝi eĉ komencis trakti pri kreigo de la t.n. Granda Vítkovice, kiu estiĝus per aligo de Zábřeh nad Odrou kaj Hrabůvka.

La ministerio de enlando spite al ĉiu klopodo ne sukcesis egaligi la disputojn, tial en aprilo de 1921 ĝi rekomendis realigi la t.n. pli mallarĝan varianton, t.e. aligo de sole la moraviaj municipoj al Moravia Ostrava. Al tiu ĉi propono alkliniĝis ankaŭ la registaro kaj la 13-an de januaro 1922 ĝi plenrajtigis la ministerion de enlando eldoni proklamilon en senco de propono. La 10-an de oktobro 1923 la ministerio de enlando publikigis dekreton pri la propono al la unuigo de municipoj Moravia Ostrava, Přívoz, Vítkovice, Mariánské Hory, Zábřeh nad Odrou, Nová Ves kaj Hrabůvka en unun urbon - Moravia Ostrava. Post okazo de rimarka direktado la propono estis la 20-an de decembro 1923 intertraktita en la registaro kaj aprobita kun valideco ekde la 1-a de januaro 1924.

Per rodono de la landa administracio en Brno estis disigitaj la ĝisnunaj administraj komisionoj de la unuigitaj urboj kaj en frunton de administra komisiono de la nova urbo estis kiel registara komisaro nomumita Jan Prokeš. La admimistra komisiono konsistita el 31 ĉeĥoj, 9 germanoj kaj 2 judoj administris la urbon ĝis ordena baloto. La nova urbo havis areon 4029 hektaroj kaj vivis en ĝi 113 709 loĝantoj.

La najbara Silezia Ostrava kompreneble la sukceson de ties moravia klegino enviis, tial ankaŭ ĉi tie aperis konsideroj pri la kreigo de la t.n. Granda Silezia Ostrava, kiu devis estiĝi per aligo de Hrušov, Muglinov, Michálkovice kaj Radvanice. Sed la propono fiaskis pro malkonsento de Radvanice kaj Muglinov.

Okupacio redakti

La reciprokaj disputoj kaj interkvereloj de lokaj administracioj kondukis al tio, ke la realiĝo de Granda Ostrava okazis ne demokratie, sed perforte. Post la okupo de Ĉeĥoslovakio fare de Germanio estis la 29-an de majo 1941 per ordono n-ro 236/1941 Sb. decidite pri aligo de Silezia Ostrava, Hrušov, Kunčice nad Ostravicí, Kunčičky, Michálkovice, Muglinov kaj Radvanice el distrikto Frýdek kaj Hrabová, Nová Bělá, Stará Bělá kaj Výškovice el moraviasilezia distrikto al urbo Moravia Ostrava. Estiĝis la statuta urbo Moravia Ostrava, kiun direktis magistrato frunte kun primatoro. La magistrato estis rekte subigita al la landa oficejo en Brno.

Post la dua mondmilito redakti

Post la dua mondmilito la statuto de la urbo ofte ŝanĝiĝis. Pli detalajn informojn vi trovos en artikolo Administra kaj teritoria evoluo de Ostrava.

Ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • KORBELÁŘOVÁ, Irena – ŽÁČEK, Rudolf. Velká Ostrava: 75. výročí sloučení ostravských obcí. Unua eldono. Šenov u Ostravy: Tilia, 1999. ISBN 80-86101-26-6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti