Granda Palaco (Lillo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Granda Palaco

Granda Palaco (Lillo)Lilla Granda Palaco (france Lille Grand Palais) estas konstruaĵo situanta en Lillo, (norda Francio), pripensita de Rem Koolhaas, apud la urbocentro kaj la stacidomoj. Ĝi kungrupigas tri ejojn: kongresejon, ekspoziciejon kaj spektaklejon Zénith Arena.

Granda Palaco
organizaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Rem Koolhaas vd
Lando Francio vd
Situo Lillo
Situo
Geografia situo 50° 37′ 57″ N, 3° 4′ 41″ O (mapo)50.6325733.078014Koordinatoj: 50° 37′ 57″ N, 3° 4′ 41″ O (mapo)
Granda Palaco (Lillo)
Granda Palaco (Lillo)
DEC
Granda Palaco
Granda Palaco
Situo de Granda Palaco
Map
Granda Palaco
Retejo http://www.lillegrandpalais.com
vdr
Kongresanoj de la UK 2015 antaŭ la kongresejo
Solena malfermo de la UK 2015 en la centra salono

Ĝi devenas de la politika volo de Pierre Mauroy fari el Lillo grandan eŭropan metropolon. La projekto estis iniciatita dum la 1980-aj jaroj kaj la konstruaĵo malfermis siajn pordojn en junio 1994 (Zénith Arena, en novembro 1994).

Lilla Granda Palaco estas mastrumata de Anonima Societo kun miksa ekonomio, el kiu urbo Lillo posedas 61 %. Ties nuna prezidanto estas Jacques Richir.

En la kongresejo de la 25-a de julio ĝis 1-a de aŭgusto 2015 okazis la 100-a Universala Kongreso de Esperanto.

Metro-stacio: Lille Grand Palais.

Infrastrukturo redakti

  • Kongresejo:
    • 3 amfiteatroj (300, 500 kaj 1 500 sidlokoj)
    • 28 kunveno-ĉambroj (de 10 ĝis 500 personoj)
    • 1 ejo malgranda ekspozicio (2 500 m²)
    • 1 ejo « poster » (1 650 m²)
    • 1 salono por bankedo (1 200 sidlokoj)
  • Ekspoziciejo:
    • Ĝis 22 000 m² aranĝeblaj kaj apartigeblaj en tri partojn
  • Zénith Arena:
    • 4 500 sidlokoj (7 000 sidaj/staraj)
  • Aŭtoparko:
    • 1 250 lokoj

Pligrandigo de 10 000 m² de la ekspoziciejo estas antaŭvidita.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lille Grand Palais en la franca Vikipedio.