Granda Palaco de Bankoko

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Granda Palaco (taje พระบรมมหาราชวัง, literumita: Phra Borom Maha Ratcha Wang[1]) estas komplekso de konstruaĵoj en la kerno de Bankoko, Tajlando. La palaco estis la oficiala rezidejo de la Reĝoj de Siamo (kaj poste de Tajlando) ekde 1782. La reĝo, lia kortego, kaj lia reĝa registaro havis sidejon en la palaco ĝis 1925. La reĝo Phumiphon Adunjadet (Rama la 9-a), havis sidejon en la Reĝa Vilao Ĉitralada kaj lia sukcedanto la reĝo Maha Vajiralongkorn (Rama la 10-a) en la Amforn Sathan Rezidejo, ambaŭ en la Palaco Dusit, sed la Granda Palaco estas ankoraŭ uzata por oficialaj eventoj. Kelkaj reĝaj ceremonioj kaj ŝtataj funkcioj okazas ene de la muroj de la palaco ĉiun jaron. La palaco estas unu el la plej popularaj turismaj allogaĵoj en Tajlando.

Granda Palaco de Bankoko
พระบรมมหาราชวัง
reĝa palaco
Lando Tajlando vd
Situo Phra Borom Maha Ratchawang
Koordinatoj 13° 45′ 1″ N, 100° 29′ 31″ O (mapo)13.750138888889100.49202777778Koordinatoj: 13° 45′ 1″ N, 100° 29′ 31″ O (mapo)
Granda Palaco de Bankoko (Tajlando)
Granda Palaco de Bankoko (Tajlando)
DEC
Granda Palaco de Bankoko
Granda Palaco de Bankoko
Situo de Granda Palaco de Bankoko
Map
Granda Palaco de Bankoko
Retpaĝo https://www.royalgrandpalace.th/en/home
vdr
Ĉakri Maha Prasat en la Granda Palaco, finkompletigita en 1882.

La konstruado de la palaco ekis la 6an de majo 1782, je ordonoj de la reĝo Futthaĝotfa Ĉulalok (Rama la 1-a), la fondinto de la Ĉakria Dinastio, kiam li translokigis la ĉefurbon el Thonburi al Bankoko. Tra sinsekvaj reĝadoj, oni aldonis multajn konstruaĵojn kaj strukturojn, ĉefe dum la regado de la reĝo Ĉulalongkorn (Rama la 5-a). Je 1925, la reĝo, la Reĝa Familio kaj la registaro jam ne plu sidejis en la palaco konstante, kaj devis translokiĝi al aliaj sidejoj. Post la abolo de la absoluta monarkio en 1932, ĉiuj registaraj agentejoj komplete translokiĝis for de la palaco.

Laŭforme, la palaca komplekso estas preskaŭ ortangula kaj havas kombinitan areon de 218 400 kvadrataj metroj, ĉirkaŭita de kvar muroj. Ĝi estas situa sur la bordoj de la rivero Ĉao Fraja en la kerno de la insulo Rattanakosin, nune en la distrikto Fra Naĥon. La Granda Palaco estas bordita de la stratoj Sanam Luang kaj Na Fra Lan norde, Maharaj okcidente, Sanam Ĉai oriente kaj Thai Ŭang sude.

Pli ol unusola strukturo, la Granda Palaco estas formita el nombraj konstruaĵoj, salonoj, pavilionoj ĉirkaŭ ĝardenoj kaj kortoj. Ties manko de simetrio kaj eklektikismaj stiloj estis okazigitaj pro sia organika disvolvigo, kun aldonoj kaj rekonstruoj faritaj de sinsekvaj regadoj laŭlonge de ĉirkaŭ 200 jaroj de historio.

Notoj redakti

  1. Royal Institute of Thailand. (2011). How to read and how to write. (20th Edition). Bangkok: Royal Institute of Thailand. ISBN 978-974-349-384-3.