La Granda Rifto (Granda Fendo), Grand-Rifta ValoSiria-Afrika Rifto estas granda duobla geologia fendo (teknike nomata rifto) en orienta Afriko. Ĝi konsistas el du brakoj, kiuj disiĝas norden kaj nord-okcidenten norde de Malavia Lago. Tiu lago, lago Tanganjiko kaj multaj malpli grandaj lagoj situas en la Granda Rifto.

plia bildo de la granda rifto en orienta Afriko, kun aktivaj vulkanoj (ruĝaj trianguloj)

La larĝo de la valo varias de 30 al 100 km kaj profundas inter kelkcent kaj pli ol mil metroj.

Ĝi ekestis per disiĝo de la tektonaj platoj afrika kaj araba, kiu komenciĝis antaŭ 35 milionoj da jaroj, kaj per disiĝo de orienta Afriko de cetera Afriko, kiu komenciĝis antaŭ 15 milionoj da jaroj.

La anglalingvan nomon Great Rift Valley donis la skota esploristo John Walter Gregory.

Tektonika signifo redakti

La Granda Rifto dividas unu el la tektonaj platoj de la terkrusto, la Afrikan Platon, en du partojn, nomatajn la Nubia Plato kaj la Somalia Plato. Ĝia norda pluaĵo dividas du tektonajn platojn, la Afrikan kaj la Araban Platon. Supozeble la Afrika Plato iam disrompiĝos ĉe la Granda Rifto, eble jam post dek milionoj da jaroj.

Situo redakti

 
norda parto de Granda Rifto (Proksima Oriento, duoninsulo Sinajo kaj nordo de Egiptio).
 
situo de la Granda Rifto en Afriko

La Siria-Afrika Rifto ekas de suda Turkio tra Sirio kaj la Bekaa valo en Libano en la nordo, sudiĝas laŭlonge de la Rivero Jordano, la Morta Maro, la Arabaha Valo, la Golfo de Akabo kaj la Ruĝa Maro, tra la Golfo de Adeno ĝis Tanzanio, kie ĝi disiĝas en du kaj atingas malproksime ĝis Mozambiko. La longo de la rifto estas ĉirkaŭ 6 000 km kaj ĝia larĝo estas inter 7 kaj 20 km, kaj ĝi komencis formiĝi antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj en procezo de sismaj movoj de taktonikaj platoj de la kontinenoj Azio kaj Afriko. Tiu procezo daŭras ĝis hodiaŭ.

La rifto estas dividita en tri ĉefajn partojn (aŭ pluaĵoj, norde al sudo):

  1. la Morta Mara Rifto - de suda Turkio ĝis la Ruĝa Maro,
  2. la Ruĝa Mara Rifto - de la Golfo de Akabo laŭlonge de la Ruĝa Maro, kaj
  3. la Orientafrika Rifto - de Etiopio en la nordo al Zimbabvo en la sudo.

La rifto estas la ĉefa kaŭzo de sismoj kaj foje cunamoj en la lokoj kie ĝi pasas.

La norda pluaĵo de la Granda Rifto estas la valo de Jordano, de la lago Kineret kaj de la Morta Maro. Ĝi pluas en la Akaba Golfo kaj la Ruĝa Maro.

Ĉe la sud-orienta fino de la Ruĝa Maro de la rifto disbranĉiĝas orienten la Adena Golfo; la nomon Granda Rifto portas la suda branĉo, iranta tra orienta Afriko.

La Granda Rifto unue trairas la altebenaĵon de Etiopio, dividante ĝin en du partojn. Proksimume ĉe la trilanda punkto inter Etiopio, Sudano kaj Kenjo ĝi disiĝas al brakoj okcidenta kaj orienta. La orienta iras tra lago Turkano kaj preterpasas la Viktorian Lagon; en la okcidenta troviĝas Albertlago, Rutanzige-Lago, Kivuo kaj Tanganjiko. Ce Malavia Lago la du brakoj rekuniĝas.

La lagoj de la okcidenta brako estas inter la plej profundaj de la Tero. Lagoj en la orienta brako estas malpli profundaj, sed grandparte ne havas elfluejon kaj tial estas tre salaj.

La suda parto de la valo ne estas tre klare markita; oni ofte difinas la finon de Zambezi kiel ĝian finpunkton.

Vidu ankaŭ redakti