Granda Sinagogo en Bjalistoko

La Granda Sinagogo en Bjalistoko ĝis amasmurda detruo en 1941 estis la ĉefa, ortodoksa sinagogo de la pola urbo Bjalistoko.

Granda Sinagogo en Bjalistoko

demolished synagogue
Prezento
Geografio
Geografia situo 53° 7′ 50″ N, 23° 9′ 26″ O (mapo)53.13055555555623.157222222222Koordinatoj: 53° 7′ 50″ N, 23° 9′ 26″ O (mapo)
Granda Sinagogo en Bjalistoko (Bjalistoko)
Granda Sinagogo en Bjalistoko (Bjalistoko)
DEC
Granda Sinagogo en Bjalistoko
Granda Sinagogo en Bjalistoko
Granda Sinagogo en Bjalistoko
Situo de Granda Sinagogo en Bjalistoko

Map

vdr

Historio redakti

La sinagogo estis konstruita en la jaroj 1909-1913 laŭ projekto de Samuel J. Rabinowicz, kaj anstataŭis malnovan tiulokan sinagogon. Monon por la konstruado oni kolektis vendante koŝeran viandon kaj de privataj donacoj. Dum la 2-a mondmilito, la 27-an de junio 1941 naziaj germanaj polictrupoj bruligis la sinagogon kun ĉirkaŭ 2000 judoj malliberigitaj en ĝi.

Monumento de la Granda Sinagogo redakti

 
Nuntempa monumento el la detruita kupolo
 
La memortabulo

Nuntempe en la loko de la iama sinagogo troviĝas monumento farita el ĝia detruita kupolo kaj memortabulo kiu diras:

La sankta nia belega preĝejo iĝis viktimo de fajro, la 27-an de junio 1941. Du mil judojn la germanaj murdistoj vivbruligis en ĝi.

Preparon de la monumento kunpagis en 1995 bjalistokaj judoj elmigrintaj tutmonde kaj la urbo Bjalistoko.

La monumento troviĝas sur - malfermita junie 2008 - Itinero de Juda Heredaĵo en Bjalistoko, prilaborita de doktoriĝantoj kaj studentoj de la Universitato en Bjalistoko - volontuloj de la universitata Fondaĵo.

Arkitekturo redakti

La masonita konstruaĵo estis planita kiel kvarangulforma. Ĝi iĝis simbola konstruaĵo de Bjalistoko, kvankam la arkitektoj opiniis, ke ĝi estas ekzemplo de kiĉo, de senstileco kaj aĉeco. La plej okulfrapa elemento estis la granda kupolo (je diametro ĉ. 10-metra) kaj du malpli grandaj novbizancaj kupoloj flankaj. Ĉiuj kupoloj estis kovritaj per lado kaj la plej granda havis 8 fenestretojn. Ĉe la supra etaĝo troviĝis novgotikaj, duonrondaj fenestroj. La virina parto estis en la etaĝa balkono je tri flankoj. La sinagogo enhavis ankaŭ orgenon kaj korusejon.

Eksteraj ligiloj redakti