Granda Urbo kun Esceptoj

speco de urbo kun speciala statuso en Japanio

Granda Urbo kun Esceptoj (japane 政令指定都市 (せいれいしていとし), seirei shitei toshi [seirei ŝitei toŝi], lit. urbo aldifinita de registara dekreto; mallonge 政令市 (せいれいし)指定都市 (していとし)), estas urbo de Japanio, kiu havas loĝantaron de pli ol 500 000 kaj akiris kvalifikon per enketo de kabineto laŭ la 19-a Sekcio de 252-a Artikolo de Loka Aŭtonomia Juro.

Difinas pri specialaj potencoj kaj kvartaloj de la urbo, en la juro, en 2-a Numero "Ordinaraj Lokaj Registaraj Strukturoj", en 12-a Ĉapitro "Esceptoj pri Grandaj Urboj kaj similaj", en 1-a Strofo "Esceptoj pri Grandaj Urboj". La urbo estas nomata "指定都市" (aldifinita urbo) en la leĝo.

Anstataŭ prefektujo, la urbo administras 17 oficojn (ekz. socia bonfaro, publika higieno, urboplano, reklamo...).

La urbo havas kvartalojn (japane , ku). En Japanio, nur aldifinitaj urboj kaj Tokiaj specialaj kvartaloj havas kvartalojn.

Kvartalo de la urbo povas starigi kvartalodomon. Urbestro povas investi kvartalestron. Sed en Tokiaj specialaj kvartaloj kvartalestro estas elektata de publika elektado, kaj konsilio estas starigata.

Plejparte da aldifinitaj urboj havas esperantigitajn nomojn pro siaj gravecoj, dum aliaj ne estis esperantigataj.

<> signifas: estas kandidatoj de Esperantigo

Listo de Grandaj Urboj kun Esceptoj redakti

Kandidatoj de la urbo redakti

Urboj sekvantaj celas akiri kvalifikon per enketo de kabineto laŭ la leĝo.

Eksteraj ligiloj redakti