Granda herbotufo

Akvarelo de Albrecht Dürer

La Granda herbotufo[1] (en germana: Das große Rasenstück) estas akvarela pentraĵo de Albrecht Dürer. La pentraĵo estis kreita en la ateliero de Durero en Nurenbergo en 1503. Ĝi estas studo de ŝajne senorda grupo de naturaj plantoj, kiel taraksako kaj granda plantago. La verko estis konsiderita unu el la majstroverkoj de la realismaj naturaj verkoj de Durero.

Granda herbotufo.

La akvarelo montras grandan pecon de herboj. La variaj plantoj povas esti identigita kiel daktiliso, agrostiso, herbeja poo, lekanteto, taraksako, Veronica chamaedrys, granda plantago, Cynoglossum aŭ hundolango kaj akileo.[2]

La pentraĵo montras grandan nivelon de realismo en sia portreto de naturaj objektoj.[3] Kelkaj el la radikoj estis elprenitaj el la tero por ke ili estus klare montritaj al la rigardanto. La priskribo de la radikoj estas io trovebla ankaŭ en aliaj verkoj de Durero, kiel ĉe Kavaliro, Morto kaj Diablo (1513).[4] La vegetaĵaro finas en pinto dekstre de la panelo, dum maldekstre ŝajne pluas senfine. La fono estis lasita blanke, kaj dekstre povas esti videbla klara linio kie finas la vegetaĵaro.[2]

Notoj redakti

  1. La verko estas foje referencata kiel La granda peco de herbo, aŭ La granda tufo.
  2. 2,0 2,1 Lubbock, Tom, "Dürer, Albrecht: The Large Turf (1503)", The Independent, 2008-01-18. Kontrolita 2008-10-29.
  3. Gombrich, p. 345.
  4. (Winter 1972–1973) “Dürer's Scientific Side”, Art Journal 32 (2), p. 163–171. doi:10.2307/775728.