Granda hospitalo de Erfurto

w1

La Granda hospitalo (germane 'Großes Hospital) estis malsanulejo mezepoka de Erfurto.

Granda hospitalo de Erfurto
konstruaĵo • ekshospitalo
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 58′ 54″ N, 11° 2′ 7″ O (mapo)50.981711.0353Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 2′ 7″ O (mapo)
Map
Granda hospitalo de Erfurto
vdr
Ĉefa konstruaĵo de 1924.

Historio redakti

La malsanulejo estis novinstalita inter 1385 kaj 1396 sur areo, kie jam antaŭe estis estinta hospitalo, kiun gvidis ordeno. Cetere imperiestro Frederiko la 1-a mem estis preninta en 1183 la hospitalon sub sia protekto. La kaŭzo estis transloko de la Martena hospitalo (germane: Martinspital), kiu troviĝis malfavore ene de urbomuro ĉe la urbodomo, apud la Preĝejo Sankta Marteno intra muros. Poste la hospitalo ankoraŭ plurfoje estis pligrandigita kaj alikonstruita ĝis 1882. Tiam komenciĝis la retiriĝo al modernaj ejoj en la Nordhäuser-strato (hodiaŭ: Helios-Klinikum).

Komplekso redakti

  • Preĝejo Sankta Spirito: gotika kirko de la hospitalo
  • Ĉefa ejo: La ĉefa konstruaĵo estis ĉ. 70 metrojn longa kaj duetaĝa. Ĝi estis malkonstruita en 1924 por esti anstataŭita per hejmo por olduloj laŭ la planoj de Johannes Klaß. Ĝi situas rekte apud la Juri-Gagarin-pretervojo.
  • Herrenhaus: La t.n. Domo de la sinjoroj norde estis konstruita inter 1540–1547. Ĝi gastigas ekde 1890 la muzeon, kiu ekde 1955 nomiĝas Muzeon pri turingia folkloro.
  • Pfründnerhäuser: De la prebendaj domoj troviĝas unu oriente, konstruita ĉ. en 1700 kaj servinta kiel loĝejo al pli maljunaj malsanuloj. Du aliaj (konstruitaj inter 1618-72) estas sude de la ĉefa ejo.

Literaturo redakti

  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti