Granda infana ĥoro

La granda infana ĥoro de Centra Televizio kaj Ĉieunia Radio (ruse Большой детский хор Центрального Телевидения и Всесоюзного Радио (БДХ)) estas unu el la plej famaj ĥoroj en Sovetunio kaj sekve en Rusio.

Historio redakti

Ĝi estis fondita en la jaro 1970 de la Rusia Ŝtata Komitato por Televizio kaj Radiodisaŭdigo.

La arta administranto kaj ĉefa estro estas profesoro, popola artisto de Sovetunio, laŭreato de Ŝtata premio Viktor Popov.

La ĥoro faris grandan kvanton de verkoj, havante pli ol mil diversaj komponaĵoj, el mallongaj kanzonoj ĝis kantatoj aŭ simfonioj. El patriota muziko ĝis klasika. Ĉe plejmultaj rusoj la ĥoro restas konata pro sia "infana" repertuaro - ĝi registris grandan kvanton de kanzonoj por infanoj aŭ el adoleskaj filmoj.

Plurajn jarojn post sia kreado, la ĥoro atingis grandajn sukcesojn, iĝante laŭreato de multnombraj naciaj kaj internaciaj konkursoj.

Repertuaro de la ĥoro inkludas muzikaĵojn de komponistoj: D. Bortnjanskij, A. Vedel, M. Glinka, P. I. Ĉajkovskij, S. Rachmaninoff, S. Prokofjev, D. Ŝostakoviĉ, A. N. Paĥmutova, D. Tuĥmanov, J. Ĉiĉkov, J. S. Bach, G. F. Händel, J. Haydn, W. A. Mozart, L. van Beethoven kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti