La granda kuduo (Tragelaphus strepsiceros) estas mamulo el la familio de bovedoj. Ĝia korpo similas al tiu de la cervo, sed estas pli granda. La virkuduo havas du 90–105 cm longajn, torditajn kornojn. La bazkoloro estas brune ruĝ-griza, ĉe la dorsa flanko de la trunko kaj kolo antaŭe blankgriza. La koloeĝo estas brunnigra, la vosto supre malhelbruna, sube blanka, la kvasto estas nigra. La korpotrunkon ornamas 7–9 blankaj strioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda kuduo
Granda kuduo
Granda kuduo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Tragelafo Tragelaphus
Specio: T. strepsiceros
Tragelaphus strepsiceros
(Pallas, 1766)
Konserva statuso

Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi vivas en plimulto de Afriko, la maskloj vivas solaj, la femaloj en 4-6-anaj grupoj.

Oni ĉasas ĝin pro la bongusta viando kaj valora felo.

Vidu ankaŭ redakti