Grandduklando Berg

Grandduklando Berg (ankaŭ Grandduklando Kleve kaj Berg, franclingve Grand-Duché de Berg) estis de 1806 ĝis 1813 napoleona satelita ŝtato, kiu je la kerno ekestis el la duklando Berg kaj estis formita el multaj aliaj teritorioj kun malsamaj, mikskonfesiaj tradicioj. Kiel fonda membro de la Rejna Ligo la lando sin malligis la 1an de aŭgusto 1806 disde la Sankta Romia Imperio. Regata komence de Joaĥimo Murat kaj poste de Napoleono mem, la laŭjure suverena grandduklando estis en realeco vasaloŝtato de la franca Unua Imperio. Krom la Reĝlando Vestfalio ĝi devis servi kiel modelŝtato por la aliaj ŝtatoj de la Rejna Ligo[1] kaj kiel bufroŝtato („État intermédiaire“) sekurigi Francujon kontraŭ Prusujo.[2]

Blazono de Grandduklando Berg

Okazis reformoj en administrado, justico, ekonomio kaj sur la kamparo. La militistaro de la ŝtato batalis en diversaj militiroj dum la Napoleonaj Militoj. Ĉefurbo estis Duseldorfo, kie la iama jezuita monaĥejo kaj la guberniestra palaco ĉe Mühlenstraße servis kiel regantosidejo.

Laŭ la cirkonstancoj de la jaro 1808 Grandduklando Berg najbaris ĉirkaŭe kun la franca Unua Imperio (Departemento Ruro, Departemento Rejno-Mozelo), Reĝlando Holando, Princlando Salm, Duklando Arenberg-Meppen, Reĝlando Vestfalio, Grandduklando Hesujo kaj Duklando Nassau. Ekde la jaro 1811, post la anekso de terenoj de Grandduklando Berg norde de la rivero Lipo fare de franca Unua Imperio, tiu ĉi limiĝis en la nordo kun du tiel nomataj hansaj departementoj de la franca Unua Imperio , kun Departemento Lipo kaj Departemento Supra Ems.

En la lando ne povis evolui ia ajn landa aŭ eĉ nacia konsento resp. konscio. Je tio ne laste rolis, ke pro diversaj kaŭzoj nek la malsupra nobelaro nek la burĝaro aŭ plej malsupra socitavolo subtenis la sistemon. Ekigite de ekonomiaj krizoj kaj de la malkonsento kontraŭ rekrutigoj okazis en 1813 seriozaj ribeloj, kiujn sufokis napoleonaj trupoj. Post la ruiniĝo de la napoleona regado la plej multaj regionoj iris rezulte de la Viena Kongreso al reĝlando Prusujo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Elisabeth Fehrenbach: Vom Ancien Regime zum Wiener Kongress. Oldenbourg, Munkeno 2001, pj. 53, 82.
  2. Bettina Severin Barboutie: Französische Herrschaftspolitik und Modernisierung: Verwaltungs- und Verfassungsreformen im Großherzogtum Berg (1806–1813). Oldenbourg Wissenschaftsverlag, Munkeno 2008, p. 29