La grandfolia fago (Fagus grandifolia), estas specio de fago indiĝena en orienta Nordameriko, ekde Nova Skotujo okcidente al suda Ontario en sudorienta Kanado, okcidente ĝis Viskonsino kaj sude ĝis orienta Teksaso kaj norda Florido en Usono. Arboj en la suda duono de la arealo foje estas distingitaj kiel vario, F. grandifolia var. caroliniana, sed tiu ĉi ne estas menciita en la "Flaŭro de Nordameriko". Parenca fago indiĝena en la montaro de centra Meksiko foje estas traktita kiel subspecion de grandfolia fago, sed pli ofte kiel apartan specion, meksika fago (Fagus mexicana).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandfolia fago
Grandfolia fago en Ilinojso
Grandfolia fago en Ilinojso
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Fago Fagus
Fagus grandifolia
Ehrh.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas decidua arbo kiu altas ĝis 20-35 m, kun glata, arĝent-griza arboŝelo. La folioj estas malhelverdaj, simplaj kaj malabund-malgrand-dentitaj, kiuj ĝenerale longas 6-12 cm, malofte 15 cm, kun mallonga petiolo. La vintrobranĉetoj estas karakterizaj inter la nordamerikaj arboj, estante longaj kaj maldikaj (15-20 mm longaj kaj 2-3 mm larĝaj) kun du vicoj de imbrikitaj skvamoj sur la burĝonoj. La arbo estas monoika, kun floroj de ambaŭ seksoj sur la sama arbo. La frukto estas malgranda, akre-angula nukso, pare aranĝita en moldorna, kvarloba kupulo.

La grandfolia fago estas ombro-tolerema specio, preferanta ombron pli ol aliaj arboj, ofte trovitaj en arbaroj en la fina stadio de sukcesio. Kvankam foje trovata en unuspeciaj arbareroj, ĝi pli ofte estas asociata kun sukeracero (formante la fago-acero-klimaksokomunumo), alegana betulo, kaj orienta cugo, tipe sur humidaj bone drenitaj deklivoj kaj riĉaj aluviaj grundoj. Proksime de sia suda limo, ĝi ofte samhavas kanopeosuperregadon kune kun grandflora magnolio (Magnolia grandiflora).

Ekologio redakti

La nuksoj de la grandfolia fago disponigas manĝaĵon por multaj bestospecioj. Nur rilate al vertebruloj, tiuj inkludas kanadajn bonaziojn, komunajn meleagrojn, lav-ursojn, ruĝajn vulpojn, grizajn vulpojn (Urocyon cinereoargenteus), blankavostajn cervojn, kuniklojn, sciurojn, didelfedojn, fazanojn, nigrajn ursojn, histrikojn, kaj homojn. Fagonuksoj estis unu el la primaraj manĝaĵoj de la nun formortinta migrokolombo, kaj la senarbarigo de fagaroj kaj kverkaroj estus unu el la plej gravaj faktoroj kiuj eble kontribuis al la formorto de la birdo [1].

Malsanoj redakti

 
Folio kaj frukto.

Fagŝelomalsano fariĝas grava murdinto de fagarboj en Nordorienta Usono. Tiu malsano okazas kiam la faga koĉo Cryptococcus fagisuga, atakas la ŝelon, kreante vundon kiu tiam estas infektitia de unu el du malsamaj specioj de fungoj el la genro Nectria. Tiu kaŭzas kanceron kiu disvolviĝas kaj la arbo finfine estas mortigita.

Grylloprociphilus imbricator (hemipteroj) koloniigas branĉojn de la arbo, sed sen grava damaĝo al alie sanaj arboj. Sub tiuj kolonioj, feĉoj de fumagino disvolviĝas kaŭze de la fungo Scorias spongiosa (Dothideomycetes) vivanta saprofite sur la mielroso kiun la insektoj haladzas. Tiu estas ankaŭ sendanĝera por la arboj.

Uzado redakti

Tiu nearktisa specio estas grava arbo en forstado. La ligno estas peza, malmola, rezista kaj forta. Ĝis la apero de la moderna ĉensegilo, dum arbarekspluatado pezaj fagarboj estis ofte nehakite forlasitaj. Kiel rezulto, multaj areoj hodiaŭ daŭre havas ampleksajn arbarerojn de maljunaj fagoj kiuj nenie alie troveblas. Hodiaŭ, la ligno estas rikoltita por uzoj kiel ekzemple plankokovraĵo, ujoj, meblaro, teniloj kaj diversaj lignaj objektoj.

 
Aŭtuna foliaro.

Kiel la eŭrop-faga ŝelo, la grandfoli-faga ŝelo estas altiro por vandaloj kiuj ĉizas nomojn, datojn, bandosimbolojn, kaj aliajn aferojn en ĝi [2]. Unu tia arbo en Louisville, en kio nun estas la suda parto de Irokezoparko, portas la enskribaĵon D. Boone kilt a bar (D.Boone mortigis urson) kaj la jaron el la malfrua 18-a jarcento. Tiu ĉizaĵo estis aŭtentigita en la meza 19-a jarcento, kaj la arbotrunksekcio nun estas konservita far la Filson Historia Societo (The Filson Historical Society) en Louisville.

Ĝi foje estas plantata kiel ornama arbo, sed eĉ ene de sia indiĝena areo multe malpli ofte ol la eŭropa fago; ĉi-lasta specio pli rapide kreskas kaj estas iom pli rezistema por malfacilaj urbaj ejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle Corad, Jon M. 2005 : Open access and extinction of the passenger pigeon in North America, Natural Resource Modeling, Vol. 18, no. 4, pp. 501–519.
  2. angle David Martin, Smooth Bark Compulsion

Bibliografio redakti

  • angle Hosie R.C. 1969 : Native Trees of Canada. Canadian Forestry Service, Ottawa.

Eksteraj ligiloj redakti