Grandfontaine JU

komunumo de Svislando
Grandfontaine
Blazono de Grandfontaine
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 23′ 35″ N 6° 56′ 30″ O / 47.39306 °N, 6.94167 °O / 47.39306; 6.94167 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 35″ N 6° 56′ 30″ O / 47.39306 °N, 6.94167 °O / 47.39306; 6.94167 (mapo)
Areo 8,94 km²
Alteco 529 m super marnivelo
Poŝtkodo 2908
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Grandfontaine
vdr

Pri la komunumo redakti

Grandfontaine estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Grandfontaine estas kampara vilaĝo, kiu etendiĝas en vala kaldrono en la okcidento de la regiono Ajoie. La komunumo troviĝas sur karsta grundo, kial la valo ne disponas pri supertrera akvofluo, sed senakviĝas subtere. La lavdomo kaj la puto el la 19-a jarcento situas apud la karstfonto, kiu donis al la vilaĝo la nomon. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 740 m s.m. ĉe la norda deklivo de Roche d'Or. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,94 km², de kiuj 30% estas kovritaj de arbaro, 65% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grandfontaine limas en nordoriento al Fahy, en oriento al Rocourt, en sudo al Haute-Ajoie, en okcidento al Dannemarie (Francio), en sudokcidento al Glay (Francio), kaj en nordokcidento al Abbévillers (Francio).

Trafiko redakti

Grandfontaine situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Damvant al Porrentruy. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 10 kilometrojn ortiente en Courtedoux.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Grandfontaine datiĝas el la jaro 1136 kiel Granfontana. Ek de la 13-a jarcento Grandfontaine estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Chevenez de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Grandfontaine apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Grandfontaine apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti