Gregor STRASSER (naskita la 31-an de majo 1892, mortinta la 30-an de junio 1934) estis elstara germana nazia oficialulo kaj politikisto.

Gregor Strasser
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1892 (1892-05-31)
en Geisenfeld
Morto 30-an de junio 1934 (1934-06-30) (42-jaraĝa)
en Berlino
Mortokialo pafvundo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioGermanio
Alma mater Munkena universitato
Familio
Frat(in)o Otto Strasser
Okupo
Okupo politikistoapotekisto
vdr

Naskiĝinte en 1892 en Bavario, Strasser servis dum la Unua Mondmilito en artileria regimento, promociiĝante ĝis la rango de unua leŭtenanto. Poste li finis la universitatajn studojn kaj eklaboris kiel apoteko. Li alianciĝis al la Nazia partio (NSDAP) en 1920 (kaj formale aliĝis en 1922) kaj rapide fariĝis influohava kaj grava membro. Li partoprenis la malsukcesan puĉon en Munĥeno en 1923 kaj enkarceriĝis sed pro politikaj kialoj frue liberiĝis.

Strasser realiĝis al la revivigita NSDAP en 1925 kaj tuj reestablis sin kiel potenca kaj dominanta membro, ege plimultigante la membraron de la partio kaj levante ĝian reputacion en norda Germanio. Li laboris pri nazia propagandado kun Goebbels kaj Himmler, inter aliaj poste gravegaj nazioj. Li kaj lia frato Otto fondis diversajn naziajn gazetojn, kiuj tamen ne tute same kiel la partiestro Adolf Hitler interpretis la nazian ideologion. En 1932, li forlasis la partion. En 1934, personaj kaj politikaj konfliktoj kun Hitler kondukis al lia morto dum la Nokto de la longaj tranĉiloj. Lia frato Paul estis benediktana monaĥo.

Vidu ankaŭ redakti