La Gregoria misio, ankaŭ alnomata Aŭgustena misio:p. 17, estis misiista entrepreno sendita de Papo Gregorio la Granda al la anglosaksoj en 596 p.K. Estrita de Aŭgusteno de Canterbury, ĝi celis konverti tiun popolon al Kristanismo:p. 50. Kiam la lasta misiisto forpasis, la grupo jam estis sukcesinta enkonduki la Kristanismon sude de Britio.

Aŭgusteno dum prediko al la reĝo Etelberto kaj liaj nobeloj.

Kiam la Roma Imperio reprenis siajn legiojn de la provinco de Britanio en 410 p.K., partoj de la insulo jam estis koloniigitaj de paganaj germanaj triboj, kiuj, fine de tiu jarcento, ŝajne jam kontrolis Kenton kaj aliajn apudmarajn regionojn. Fine de la jarcento VI p.K., la Papo Gregorio sendis grupojn de misiistoj al Kent por konverti la reĝon Etelberto, kies edzino, Berta de Kent, estis franca princino fervore kristana. Aŭgusteno estis la prelato de la monaĥejo de la Papo en Romo, kaj Papo Gregorio pretigis la vojon al la misio petante la helpon de la francaj nobeluloj - kristanoj - tra la vojo de Aŭgusteno.

En 597 p.K., la kvardek misiistoj alvenis al Kent kaj ricevis la permeson de Etelberto por prediki libere en la ĉefurbo Canterbury. Post nelonge la misiistoj sukcesis skribi al Papo Gregorio rakontante al li siajn bonajn rezultojn kaj la konvertiĝojn kiuj tie estis okazantaj. Dua grupo de monaĥoj kaj pastroj estis sendita en 601 p.K, alportante librojn kaj aliajn materialojn por helpi en tiu entrepreno. La preciza dato de la konvertiĝo de Etelberto estas nekonata, sed oni scias, ke okazis antaŭ ol tiu jaro. Papo Gregorio intencis, ke Aŭgusteno estu la metropola episkopo de la suda parto de la Britaj Insuloj kaj donis al li aŭtoritaton super la brita sacerdotaro, kiu siavice, dum kelkaj renkontiĝoj kun Aŭgusteno, rifuzis akcepti lian estrecon.

Antaŭ ol la morto de Etelberto en 616 p.K., kelkaj aliaj episkopaj seĝoj estis starigitaj. Tamen, post lia morto, okazis rekreskiĝo de la paganismo kaj la seĝo de Londono estis forlasita. La filino de Etelberto, Etelburga, edziniĝis al Eduino, la reĝo de la nortumbrianoj, kaj, ĉirkaŭ 627 p.K., Paulinus, la episkopo kiu akompanis ŝin ĝis la norda regiono, sukcesis konverti Eduinon kaj diversaj aliaj membroj de lia nobelaro (malgraŭ gaŭlaj fontoj asertas, ke la brita kapelestro Rhun estis la konvertinto). Kiam Eduino forpasis, ĉirkaŭ 633 p.K., lia vidvino kaj Paŭlino estis altruditaj fuĝi al Kent. Malgraŭ, ke la misiistoj ne sukcesis resti en ĉiuj lokoj evangeliizitaj de ili, kiam la lasta misiisto el ili mortis, en 653 p.K., la Kristanismo jam estis radikiĝinta en Kent kaj ĉirkaŭaĵoj.

Kunteksto redakti

 
Mapo de la Britaj Insuloj montras la politikajn dividojn en la jaroj de la Gregoria Misio. La Regno de Kent, de la reĝo Etelberto kaj seĝo de Aŭgusteno, estas en la angulo malsupra dekstra.

La roma provinco de Britanio estis konvertita al Kristanismo proksime de la 4-a jarcento kaj tie eĉ naskiĝis herezo, la pelagianismo:p. 3-9[1]:p. 78–93. Britanio sendis tri episkopojn al la sinodo de Arles en 314 kaj gaŭla episkopo estis en la insulo en 398 por helpi solvi disciplinajn aferojn:p. 80–81. Restaĵoj de objektoj, kiel iloj surhavantaj kristanajn simbolojn kaj ujoj de plumbo uzitaj en baptoj, atestas la kristanan ĉeeston minimume ĝis la jaro 360[2]:p. 82–86.

Fontoj redakti

 
Venerinda Bedo, la aŭtoro de Historia ecclesiastica gentis Anglorum (Eklezia Historio de la Angla Popolo), la ĉefa fonto de informoj pri la Gregoria Misio.
Fare de James Doyle Penrose.

Plejmulto da disponeblaj informoj pri la gregoriaj misioj venas de la mezepoka skribisto Bedo, speciale de lia verko Historia ecclesiastica gentis Anglorum ("Eklezia Historio de la Angla Popolo")[1]:p. 40. Por verki ĝin, Bedo petis helpon kaj informon de multaj homoj, inkluzive de lia samtempulo kaj abato de Canterbury - kaj futura ĉefepiskopo de Canterbury - Notelmo, kiu sendis al li kopiojn de la papaj leteroj kaj dokumentojn de Romo[1]:p. 69. Aliaj fontoj estas la biografioj de la Papo Gregorio, kiel unu el ili skribita en la nordo de Anglio ĉirkaŭ la jaro 700 p.K., kaj unu "Vivo de Gregorio" (Vita) skribita en la 9-a jarcento de roma skribisto. Oni kredas, ke la unua Vita estis bazita precipe sur la buŝaj tradicioj alportitaj al la nordo de Anglio, aŭ de Canterbury aŭ de Romo, kaj estis kompletigita en la Abatejo de Whitby inter 704 kaj 714 p.K.[3]:p. 24–25:p. 63. Tiu ĉi vidpunkto estis kontraŭita de la historiisto Alan Thacker, kiu asertas, ke la Vita baziĝis sur antaŭe skribitaj verkoj. Li sugestas, ke multo da informo tie videbla venas de verko skribita en Romo tuj post la morto de Gregorio[4]:p. 59-71. La informo pri Gregorio en la Liber Pontificalis (Libro de la Pontifikoj) estas mallonga kaj preskaŭ senutila, male ol liaj verkoj, kiuj helpas iom lumigi la historion de la misio. Krome, preskaŭ 850 leteroj de Gregorio supervivis[1]:p. 52. Kelkaj postaj verkoj, kiel la leteroj de Bonifacio (anglosaksa misiisto de la 8-a jarcento) kaj reĝaj leteroj al la Papo de la fino de tiu sama jarcento, ankaŭ aldonis kelkajn detalojn[5]:p. 11–14. Kelkaj elk tiuj leteroj, tamen, nur estis konservitaj en la verko de Bedo[3]:p. 24–25.

Bedo montris la naskitan britan eklezion kiel perversan kaj pekeman por klarigi la motivon, kial Britanio estis konkerita de la anglosaksoj: li daŭrigis la polemikon de Sankta Gildas kaj kondukis ĝin al nova etaĝo en siaj verkoj. Kvankam li vidis kelkajn britajn sacerdotojn kiel valorajn homojn, li kondamnis ilin pro ilia malsukceso je konverto de invadintoj kaj pro ilia rezisto kontraŭ la eklezia aŭtoritato de Romo:p. 154–156. Tiu konsidero eble estas la motivo, kial li malgrandigis la britajn misiistajn klopodojn. Bedo devenis de la nordo de Anglio kaj eble tio ankaŭ kaŭzis ion rilate al la okazantaĵoj en sia propra regiono[6]:p. 21. Gravas ankaŭ memori, ke li skribis pli ol cent jaroj post la okazo de la eventoj, kun malgranda informo pri la realaj klopodoj de konverto. Fine, Bedo ankaŭ ne disigis sian raporton pri la misiistoj de siaj prizorgoj de la komenco de la 8-a jarcento, aferoj tre malsamaj[3]:p. 23[nota b].

Malgraŭ malmultaj hagiografioj - biografioj de sanktuloj - pri sanktuloj naskiĝintaj en Britio supervivis post la misia periodo, neniu montras la kristanojn naskiĝintaj en Britio kiel aktivajn misiistojn inter la anglosaksaj. La plej granda parto de la informoj pri la tiama brita eklezio prizorgas la okcidentan regionon de la insulo kaj ne pritraktas la gregoriajn misiistojn:p. 39.

Fine, la aliaj fontoj estas la kronologioj de Bedo, la aro de leĝoj donitaj de Etelberto en Kent kaj la Anglosaksa Kroniko, kiun oni kompilis fine de la jarcento 9-a p.K[6].:p. 6-7.

Gregorio, la Granda, kaj liaj unuaj intencoj redakti

 
Gregorio, la Granda, la elpensinto kaj granda impulsinto de la Misio de Aŭgusteno.
Fare de Antonello da Messina

Kunteksto redakti

En 595, kiam Gregorio la 1-a decidis sendi misiistojn al la anglosaksoj[7]:p. 104-105, la Regno de Kent estis regata de Etelberto. Li edziĝis al kristana princino nome Berta de Kent antaŭ ol 588[7]:p. 105-106  kaj, probable, antaŭ ol 560[3]:p. 24–25. Berta estis filino de Kariberto I (Charibert), unu el la merovidaj reĝoj de la frankoj. Kiel unu el la kondiĉoj de geedziĝo, ŝi irigis kun ŝi episkopon nome Leotardo (Liudhard) ĝis Kent kiel sian kapelanon. Ili riparis la Eklezion de Canterbury, kies starigo okazis en la romaj tempoj[8]:p. 33–36, eble la nunan eklezio de Sankta Marteno. Etelberto estis pagano tiutempe, sed li permesis, ke sia edzino daŭre praktiku siajn kredojn[9]. Leotardo ŝajne ne multe konvertis la anglosaksojn:p. 169 kaj, se oni ne malkovrus oran medalon, la medalon de Leotardo, kie legeblas Leudard Eps (Eps estas malgrandigo de vorto Episcopus, la latina vorto por "episkopo"), eĉ lia ekzistado estus konsiderita necerta:p. 73. Unu el la biografiistoj de Berta asertas, ke pro ŝia influo Etelberto petis al la Papo Gregorio, ke li sendu misiistojn[9]. La historiisto Ian Wood asertas, ke la iniciaton ankaŭ impulsis la nobelaro de la regno:p. 9–10.

Praktikaj konsideroj redakti

 
Francaj regnoj en 628 p.K.

Alveno kaj unuaj entreprenoj redakti

 
La nuna Eklezio de Sankta Marteno, kiu eble estas la sama preĝejo kiu estis riparita de la misiistoj tiam, kiam ili atingis Kenton[8]:p. 33–36.

Instruoj kaj misiistoj de Romo redakti

 
Bildo markita kiel AUGUSTINUS de la alnomita "Bedo de Sankta Petersburgo", manuskripto de la 8-a jarcento kun la plej fama verko de Bedo [nota j]. Eblas, ke tiu ĉi verko ankaŭ temu pri Papo Gregorio.

Klopodoj en la sudo redakti

 
La martirigo de Sankta Albano, unu el la britaj sanktuloj veneritaj antaŭ la alveno de la Gregoria misio. Notu la okulojn de la ekzekutinto falintajn de lia vizaĝo.
Detalo de manuskripto de 13-a jarcento nun en la Trinity College, en Dublino.

Saksaj episkopejoj kaj la Ekleziaj aferoj redakti

 
Katedralo de Rochester.

Disvastigo de Kristanismo tra Nortumbrio redakti

 
Eduino de Nortumbrio.
El la mapo de saksa heptarkio de John Speed, elprenita el liaTheatre.

Legaco redakti

 
Folio de la Evangelioj de Aŭgusteno, montranta scenojn de la Pasiono de Kristo.
En Kembriĝo, Corpus Christi College, MS 286.

Arto, arkitekturo kaj muziko redakti

 
Ruinoj de la Katedralo en Canterbury.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Coming; $2
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Frend; $2
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Kirby; $2
  4. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Thacker63; $2
  5. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Brooks; $2
  6. 6,0 6,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Yorke; $2
  7. 7,0 7,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Stenton; $2
  8. 8,0 8,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Hindley; $2
  9. 9,0 9,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj DNBBertha; $2