Gregorio la 6-a

papo de la katolika eklezio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Gregorio la 6-a (kontraŭpapo).

Papo Gregorio la 6-a, naskiĝinta en Romo Giovanni Graziani (dirita ankaŭ "Graziano") posteulis papon Benedikto la 9-a, lia baptofilo, (kiu vendis al li la papadon per enorma kvanto da oro), la 1-an de majo 1045. Li estis tie konsekrita. Samokaze kandidatoj al la papado estis ankaŭ estonta papo Silvestro la 3-a (kiu, tamen, ne aspiris esti tia, sed oni lin devigis kandidatiĝi) kaj la sama Benedikto la 9-a (kiu poste ŝanĝis opinion kaj volis reakiri al si la papadon): la unua (Silvestro) rifuĝinta en la regiono Sabina kaj la dua (Gregorio) barikadita en la Urbo. [1]

Gregorio la 6-a
148-a papo de la katolika eklezio
abdikis pro simonia elektiĝo, puŝite de la koncilio de Sutri, kvankam vera papo
abdikis pro simonia elektiĝo, puŝite de la koncilio de Sutri, kvankam vera papo
Naskonomo Giovanni Graziano (Johano Graciano)
Pontifiko de 11-a de majo 1045 [#]
ĝis 26-a de decembro 1046 [#]
Antaŭulo Benedikto la 9-a
Sekvanto Klemento la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 999 (0999-11-30)
en Romo
Morto 1047
en Kolonjo
Tombo Abatejo de Cluny [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiu situacio fariĝis neeltenebla kiam Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio) volis esti kronita imperiestro por ke ne naskiĝu duboj pri lia laŭleĝeco, kaj malsupreniris Italion.

Henriko estis grandhonore ricevita de Gregorio la 6-a en Piaĉenco. Estis decidite kunvoki la koncilion en Sutri, urbeto 40 kilometrojn norde de Romo, fore tial el la perfortoj de la urbaj frakcioj.

Antaŭ la asembleo, Gregorio konfesis ke mem estis, “laŭ bonafido kaj simpleco”, simonie akirinta la papadon kun la konsento de la vendanto Benedikto la 9-a la 1-an de majo 1045. Post la foriro de Benedikto la 9-a kaj furiozaj sangaj luktoj daŭrintaj kvar monatojn, la 13-an de januaro la juna papo (Gregorio la 6-a) estis deklarita malpostenigita de la popolo, instigita de Krescencoj kaj patricio Gerardo el Galeria, kaj estis popolvoĉe deklarite ke la nova papo estu Johano Krescenco-Ottaviani (ĉiam per la instigo de Krescencoj kaj Gerardo); tiu ĉi, fakte, estis oficiale elektita kaj entronigita la 20-an de januaro kun la nomo Silvestro la 3-a. En la aprilo de 1045 Benedikto la 9-a revenis al Romo kaj renovigis siajn pretendojn al la papado, pro tio ke mem neniam estis senoficigita de episkopa sinodo regule kunvokita kaj tial, formale, mem daŭrigis esti papo reganta dum Silvestro la 3-a estis kontraŭpapo (kiu tamen akceptis la oficon kontraŭvole).

Fakte, Benedikto reprenis por si la praktikadon de papado por ĝin cedi al la baptofilo Johano Graciano ĉi-foje kun oficiala formulo de abdiko kaj mem indikante sian posteulon, tute neglektante Silvestron opiniigita entrudiĝinto. La popolamaso, per aklamo altrudis ankaŭ la nomon al la nova elektito: Gregorio la 6-a kiel la rigida germana papo Gregorio la 5-a kiu estis reginta ĝis 46 jaroj antaŭe. Gregorio la 6-a sin estimis la rekta posteulo de Benedikto la 9-a, ĉiam neglektante Silvestron la 3-a.

Kuriozaĵo de kuriozaĵoj! Post la laŭleĝa elektado de Gregorio la 6-a, lia elektanto Sankta Petro Damiani - la sama kiu iam strebegis por la senoficiĝo de Kontraŭpapo Benedikto la 10-a (1058-1059) por elekti papon Nikolao la 2-a, (1059-1061) - ĝojege salutis la elekton de personeco reformanta, dirante ke fine revenis al la arkeo de Noa la kolombo kun la olivarba branĉeto kaj ke Gregorio la 6-a estus foriginta simonion; sed Damiani baldaŭ sciiĝos ke ĝuste Gregorio la 6-a estis simonie elektita!

La pretendantoj antaŭ la koncilio de Sutri redakti

Dume la sinodo-koncilio daŭrigis sian analizon de la situacio: ĝi kunvokis la tri pretendantojn, sed fakte prezentiĝis nur Silvestro la 3-a kaj Gregorio la 6-a. Ĉiuj revenĝoj de la tri estis rifuzitaj. Silvestro estis senigita je la sacerdota digneco kaj ekzilita en monaĥejo, sed lia puno estis baldaŭ ŝanĝita al bonstata ekzilo en la Sabina en Latio ĉar li revenos reokupi la oficon de episkopo en si antaŭa diocezo. Gregorio la 6-a abdikis kun la vortoj: “Mi, Gregorio, episkopo, servisto de la servistoj de Dio, sentencas ke mem devas esti senoficigita el la funkcio de papo de la Sankta Roma Eklezio, pro la enorma eraro kiu, pro la malpuro simonia, kondiĉis kaj malvirtigis mian elektiĝon”. La koncilio ĉesigis la laborojn la 23-an de decembro de la sama jaro.

Johano Graciano, ne plu Gregorio la 6-a, ritiriĝis en Germanio, kie mortis en la sekvanta jaro (1047). Al li posteulis Klemento la 2-a, kiu mortis la saman jaron, sed kelke da tempo antaŭ Graziano (la eksa Gregorio la 6-a). Kiam Klemento mortis, multaj (inter kiuj la episkopo Vazono de Lieĝo, petis al Hentiko la 3-a ke estu reintegrita Graziano, ĉar oni lin konsideris laŭleĝa pontifiko, perforte pusita al la abdiko; ne nur Henriko[2] rifuzis, sed ankaŭ Graciano forpasis tuj post. Henriko, male, adresuĝis al Popono de Brixen, kiu fariĝis papo Damaso la 2-a.

La kapelano de Graciano, lia kompanulo ĝis lia morto en ekzilo, estis la junulo Ildebrando Aldobrandeschi el Soana, destinita, 26 jarojn poste, esti elektita papo kun la nomo de Gregorio la 7-a.

Notoj redakti

  1. Laŭ la nuna kanona kodo Benedikto rezignis tial ne plu estis papo.
  2. Kiu intertempe estis fine kronita imperiestro per la manoj de Klemento la 2-a.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti