Gregory Bateson (naskiĝis la 9-an de majo 1904 en Grantchester, Anglio; mortis la 4-an de julio 1980 en San-Francisko, Usono) estis antropologo, biologo, socisciencisto, kibernetikisto kaj filozofo. Liaj laboraj fokusoj estis studoj pri kulturantropologio, pri teorio de komunikado kaj teorio de lernado, sed antaŭ demandoj pri naturfilozofio, ekologio kaj lingvistiko. Gregory Bateson ne traktis tiujn temarojn kiel dividitaj disciplinoj, sed kiel diversaj aspektoj de universala scienco, al kiuj li aplikis sian sisteman-kibernetikan analizadon.

Gregory Bateson
Persona informo
Gregory Bateson
Naskiĝo 9-an de majo 1904 (1904-05-09)
en Grantchester
Morto 4-an de julio 1980 (1980-07-04) (76-jaraĝa)
en San-Francisko
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Charterhouse School • St John's College vd
Familio
Patro William Bateson vd
Edz(in)o Margaret Mead vd
Infanoj Mary Catherine Bateson • Nora Bateson vd
Profesio
Okupo antropologo • filozofosociologolingvistobiologofilmreĝisoropsikologo • semiotician • etnologo • ekologo • verkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo antropologiokibernetikoetnologioekologio • literary activity • sistemteorio • semiotikolingvistiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La pensoj kaj laboroj de Gregory Bateson estis influitaj precipe de la filozofiaj konceptoj de Platono, la psikologiaj pensoj de Sigmund Freud kaj Carl Gustav Jung, de la teorio de tipoj de Bertrand Russell kaj de la pensoj de kibernikistoj kiel Norbert Wiener, John von Neumann kaj Claude Shannon. La sciencisto mem havis grandan influon al la sistema terapio kaj influis diversajn teoriajn skolojn en sociologio kaj antropologio. Krome liaj konceptoj konsideriĝas parto de la fundamento de la psikologia konceptaro Neŭro-lingvistika programado.

Eksteraj ligiloj redakti

 
 Ni povus serĉi alian difinon de la konscio en la maniero, per kiu ĉiuj subsistemoj alkroĉiĝas inter si por formi pli grandan tuton. Gregory Bateson