Greifensee (urbo)

komunumo de Svislando
Greifensee
Blazono de Greifensee
Kastelo Greifensee, iama voktsidejo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 21′ 59″ N 8° 40′ 44″ O / 47.36639 °N, 8.67889 °O / 47.36639; 8.67889 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 59″ N 8° 40′ 44″ O / 47.36639 °N, 8.67889 °O / 47.36639; 8.67889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4968
Areo 2,30 km²
Alteco 439 m super marnivelo
Poŝtkodo 8606
Komunumkodo 0194
Mapo de Greifensee
vdr

Pri la komunumo redakti

Greifensee estas historia mezepoka urbeto en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. La urbeto havis la 31-an de januaro 2007 4816 loĝantojn, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2009 al 4968.

Geografio redakti

Greifensee situas rekte ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago, laŭ kiu ĝi nomiĝas. La urbeto konservis sian mezepokan karakteron.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbeto limas en sudo kaj sudoriento al Uster, en nordoriento al Volketswil, en nordokcidento al Schwerzenbach, kaj aliflanke de la lago en okcidento al Fällanden kaj en sudokcidento al Maur.

Historio redakti

 
Preĝejo kaj urbodomo de Greifensee
 
Urbocentro kun preĝejo

La unua dokumenta mencio de Greifensee datiĝas el la jaro 1260 kiel Grifense.

Greifense jam estis loĝita en la ŝtonepoko. Oni trovis multnombrajn restaĵojn de fostkonstruantoj el la ŝton- kaj bronzepoko. En la 12-a jarcento la grafo de Rapperswil konstruis la kastelon Greifensee, kiu fariĝis la centro de la posta urbo. En la jaro 1402 la loko estis pandigita al la urbo Zuriko kaj ek de tiam fariĝis la sidejo de la vokto. Konata estas la vokto Salomon Landolt, kiu regis en la Kastelo Greifensee de 1781 ĝis 1786. Lin eternigis Gottfried Keller en sia libro "La Kamparvokto de Greifensee" (germane "Der Landvogt von Greifensee"). En la Malnova Zurikmilito la kastelo detruiĝis en la jaro 1444. De la 64 defendantoj kun escepto de 3 ĉiuj estis masakritaj. En la 16-jarcento la kastelo estis rekonstruita. En la jaro 1831 estis kreita la distrikto Uster, kaj Greifensee perdis sian signifon kiel administra centro de la regiono.

Trafiko redakti

Greifensee situas sur la fervojlinio inter Zuriko kaj Uster, kaj estas trajne kaj buse bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti