Greka evangelio de Egiptoj

TEKSTOJ DE LA KRISTANAJ ORIGINOJ
Greka Evangelio de Egiptoj
greke = Εὐαγγέλιον κατ' Αἰγυπτίους
datado = jarfino de la unua kaj (komenciĝo de la dua jarcento
Loko =
atribuo =
manuskriptoj = tiuj entenantaj verkojn de Klemento de Aleksandrio, Hipolito kaj Epifanio el Konstantinopolo
Utiligata = de nkratistoj, Naasenoj, Sabelianoj
temo = seksa asketismo, malakcepto de la malsameco de la seksoj [1]

La Greka Evangelio de Egiptoj estas greklingva gnostika Evangelio estiĝinta inter la duono de la 1-a kaj 2-a jarcentoj, plejprobable ĉe la komenciĝo de la 2-a. Ĝi perdiĝis, nur konserviĝis senperaj citaĵoj en verkoj de iuj Patroj de la Eklezio, (Klemento de Aleksandrio, Hipolito el Romo kaj Epifanio el Konstatinopolo kaj ĉe aliaj verkistoj. Nur Klemento tamen transdonis precizajn tekstojn.

Disvastiĝinta en Egiptio en la dua kaj tria jarcentoj, ĝi estis uligita de enkratistoj por plifortigi siajn doktrinajn poziciojn rilate temojn kiel la reĵeton de la geedziĝo: tiu evangelio, fakte, estas karakterizata per rimarkinda seksa asketeco kaj per la devigo forigi la seksan malsamecojn (koncepto tiu, kundividita kun iuj logia (sentencoj) de la Evangelio laŭ Tomaso, (kiel la 37 kaj 114).[2]

Tiu apokrifa greka gnostika evangelio de Egiptoj ne konfuzendas kun alia evangelio de Egiptoj, tiu kopta. Vidu Kopta Evangelio de Egiptoj. Ambaŭ apokrifaj, ambaŭ gnostikaj sed la dua pli fantazia kaj malpli evangelistila.

Datado kaj atestaĵoj redakti

La kompilada dato plej antikva povus esti la fino de la unua jarcento, kiam elstariĝis iuj diroj inkluzivitaj kaj en la greka Evangelio de Egiptoj kaj en la Epistoloj de Sankta Paŭlo (kiel 1-a epistolo al la korintanoj - 1Kor|12,13); la dato plej malfrua estas la duono de la dua jarcento, kiam la evangelio estis uliligata de iuj gnostikaj grupoj kaj estis poste, pro tiu motivo, citita de kristanaj egiptaj verkistoj. Surbaze de morfologiaj konsideroj, la plej probabla datado estas la fino de la unua jarcento kaj la komenco de la dua, tamen malkovrintoj de la fragmentoj de Oksirinĥo, Bernard Pyne Grenfell kaj Arthur S. Hunt, ĝin datas por la komenco de la dua [3], sciigante tamen ke ero de la sentencoj tie entenenataj povas esti parto de sendependa tradicio el kiu ĉerpus ankaŭ la kanonaj evangelioj de la unua jarcento [4]

La greka Evangelio de Egiptoj estis konata de Klemento el Aleksandrio, kiu el ĝi transdonas iujn erojn en sia verko Stromata (Στροματεις). Ankaŭ Hipolito el Romo ĝin konis kaj kunligis kun la sektoj de Naasenoj; herezologo Epifanio el Konstantinopolo asertis ke ĝin profitis la Sabelianoj; tiujn kunligojn konfirmus la datadon je la 2-a jarcentoj, konfirmita ankaŭ de la uzo de la voĉo "logos" kiel epiteto por Kristo kaj frukto de influo de la Evangelio laŭ Johano.

Enhavo redakti

Pro la fragmenta naturo de la verko kaj pro la fragmenta transdono de la sentencoj entenataj en la citataj aŭtoroj, ne eblas la formiĝo de ĝenerala kaj definitiva ideo pri la verko.

La fragmentoj konservitaj raportas pri dialogo de Jesuo, resurektinta, ĉe la tombo kun la disĉiplino Salomea: en ĝi, kiel en aliaj, estas subtenate la seksa asketismo kiel rimedo por interrompi la mortigan ĉenon de naskiĝo-morto kaj por superi la pekaltirajn malsamecojn inter viro kaj virino, permesante tiel al ĉiuj reveni al tiu intencita origina kaj androgina stato.[5]

La sama teologio reflektiĝas en la reinterpreto pri la rakonto de la kreo kaj falo de la unua homo kiel rakontata en la Genezo: surbaze de la greka Evangelio de la Egiptoj, la kreo de la virino, kun la sinsekva malsameco de la seksoj, estis kaŭzinta la rompon de la unueco de la homo, kies rekuniĝo, akirita pere de la remodliĝo de la karpoj kaj la reunuiĝo de la samaj, estis la esenco de la elaĉeto anoncita de Jesuo.

Notoj redakti

  1. Ĉu socia sekso (gender) ante litteram?
  2. [1] teksto esperantigita de la evangelio laŭ Tomaso.
  3. James McConkey Robinson, Christoph Heil, Jozef Verheyden, The Sayings Gospel Q: Collected Essays, Peeters Publishers, 2005, p. 220
  4. James Keith Elliott, “The Apocryphal New Testament: A Collection of Apocryphal Christian Literature”, Oxford University Press, 2005, p. 16.
  5. Vidu la saman verkon de Kameron.

Bibliografio redakti

  • Edgar Hennecke, Wilhelm Schneemelcher, R. McL. Wilson, New Testament Apocrypha (Londinii: Lutterworth Press, 1963) vol. 1 pp. 166-178
  • Cameron, Ron, 1982. The Other Gospels : Non-Canonical Gospel Texts (Philadelphia, PA: The Westminster Press), pp. 49-52.
  • Kirby, Peter. "Gospel of the Egyptians." Early Christian Writings. 2006. 2 febbraio 2006 <http://www.earlychristianwritings.com/gospelegyptians.html>.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • angle[2] Anglita teksto de la patristikaj citaĵoj nin atingintaj, zorge de Montague Rhode James