Greka kuirarto (greke: Ελληνική κουζίνα, Elliniki kouzina) estas mediteranea kuirarto.[1] Nuntempa greka kuirarto vaste uzas legomojn, olivoleon, grenojn, fiŝojn, vinon (blankan kaj ruĝan), kaj viandon (inkluzive ŝafidaĵon, kokaĵon, bovidaĵon, bovaĵon, kuniklon kaj porkaĵon). Aliaj gravaj ingrediencoj estas olivoj, pastoj (ĉefe hilopitoj, speco de pastaĵo simila al tagliatelle), fromaĝo, citrona suko, herboj, pano kaj jogurto. La plej ofte uzata grajno estas tritiko; hordeo ankaŭ estas uzata. Oftaj desertaj ingrediencoj inkluzivas nuksojn, mielon, fruktojn, kaj filo-kukojn. Ĝi estas forte influita de la otomana kuirarto kaj tiele, precipe kuirarto de anatoliaj grekoj kundividas manĝaĵojn kiel baklavo, caciko, giroso, musako, tolmoj, juvarlako kaj kun la apudaj landoj. Eĉ pli multe, ĝi estas influita de itala kuirarto kaj kuirartoj de aliaj najbaraj sud-eŭropaj landoj, kaj tiel, precipe en sudaj regionoj kaj la insuloj ĝi inkluzivas diversajn specojn de pastaĵoj.

Melomakarono
Feta-fromaĝo

Historio redakti

Greka kuirarto havas longan tradicion de proksimume 4000 jaroj kaj estas parto de la historio kaj la kulturo de Grekio. Ĝiaj gustoj ŝanĝiĝas kun la sezono kaj geografio.[2] Greka kuirarto, historie antaŭulo de okcidenta kuirarto, disvastigis sian gastronomian influon, per antikva Romo, tra Eŭropo kaj aliaj regionoj.[3] Ĝi havas influojn de la diversaj kuirartoj de popoloj kun kiuj la grekoj interagis laŭlonge de la jarcentoj, kiel montras pluraj specoj de dolĉaĵoj kaj kuiritaj manĝaĵoj.

Malnova greka kuirarto estis karakterizita de ĝia ŝparemo kaj estis fondita sur la "Mediteranea triopo": tritiko, olivoleo kaj vino, kun viando malofte manĝita kaj fiŝoj pli ofte.[4] Ĉi tiu tendenco en greka dieto daŭris en romiaj kaj otomanaj tempoj kaj ŝanĝiĝis nur sufiĉe lastatempe kiam teknologia progreso igis pli disponeblan viandon. Vino kaj olivoleo ĉiam estis centra parto de ĝi kaj la disvastiĝo de vinberoj kaj olivarboj en Mediteraneo kaj pli malproksime rilatas kun greka koloniigo.[5][6]

Bizanca kuirarto estis simila al la klasika kuirarto, kun aldono de novaj ingrediencoj, kiaj kaviaro, muskato kaj bazilio. Citronoj, nepraj en greka kuirarto kaj enkondukitaj en la dua jarcento, estis uzitaj kurace antaŭ ol esti enmetitaj en la dieto. Fiŝoj daŭre estis integra parto de la dieto por marbordaj loĝantoj. Kuirarta konsilo estis influita de la teorio de humuroj, unue prezentita de la malnova greka doktoro Galeno de Pergamo.[7] Bizanca kuirarto profitis el la pozicio de Konstantinopolo kiel tutmonda centro de la spica komerco.[8]

Pladoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Spices and Seasonings:A Food Technology Handbook - Donna R. Tainter, Anthony T. Grenis, p. 223
  2. Armstrong, Kate; Hellander, Paul (2006). Lonely Planet Greece. Hawthorn, Vic., Australia: Lonely Planet Publications. p. 76. ISBN 1-74059-750-8.
  3. Mallos, Tess (1979). Greek Cookbook. Dee Why West, NSW., Australia: Summit Books. p. inside cover. ISBN 0-7271-0287-7.
  4. Renfrew, Colin (1972). The Emergence of Civilization; The Cyclades and the Aegean in the Third Millennium B.C. Taylor & Francis. p. 280.
  5. Katz, Solomon H.; McGovern, Patrick; Fleming, Stuart James (2000). Origins and Ancient History of Wine (Food and Nutrition in History and Anthropology). New York: Routledge. p. x. ISBN 90-5699-552-9.
  6. Wilson, Nigel Guy (2006). Encyclopedia of ancient Greece. New York: Routledge. p. 27. ISBN 0-415-97334-1.
  7. Civitello, Linda (2007). Cuisine and Culture: A History of Food and People. New York: Wiley. p. 67. ISBN 0-471-74172-8.
  8. Kiple, Kenneth F. (2007). A movable feast: ten millennia of food globalization. Cambridge, UK: Cambridge University Press. p. 95. ISBN 0-521-79353-X.