La grekaj kipranoj - greke Eλληνoκύπριoι – estas la proksimume 580.000 greklingvaj loĝantoj de la insulo Kipro en la Mediteranea Maro. Li reprezentas 77 procentaĵojn de la insulanoj, do la plimulton. Plue ekzistas pli grandaj komunumoj da grekaj kipranoj en Londono, Ateno, en Usono kaj Aŭstralio.

la historia vivoteritorio de la grekaj kipranoj ĝis la jaro 1974 (flave)

La grekaj kipranoj fontas el miksiĝo de la antikva loĝantaro de Kipro kun helenismaj enmigrintoj el la preskaŭinsulo Peloponezo, kies kolonio la insulo Kipro estis ekde pli-malpli la jaroj 1200 antaŭ Kristo. Ĝis la 16-a jarcento pliaj grekaj setlantoj etne miksiĝis. Sume la etno lingve kaj kulture rigardendas greka.

Sekve de fuĝo kaj forpelo de proksimume 160.000 grekaj kipranoj el la nordo de la insulo dum la jaro 1974 la grekaj kipranoj nuntempe preskaŭ ekskluzive vivas en la greke dominita suda parto de la insulo, kiu konsistigas la ŝtaton Respubliko Kipro. En iuj vilaĝoj de la duoninsulo Karpaz en la pleja nordoriento de la insulo restis malplimulto de proksimume 700 nuntempe tre aĝiĝintaj grekaj kipranoj. Krome en la nordo vivas preskaŭ ekskluzive nur turkaj kipranoj, lokaj kaj ekde 1974 el Turkio enmigrintaj, sur la teritorio de la internacie ne agnoskita Turka Respubliko Norda Kipro.

La grekaj kipranoj je proksimume 80 procentaĵoj apartenas al la Ortodoksisma Eklezio de Kipro kaj parolas dialekton de la greka lingvo.

Eksteraj ligiloj redakti