Grekoj de la Ponto

La termino pontaj grekoj, pontojgrekoj el Ponto (greke: Πόντιοι, Ποντιακός ΕλληνισμόςΈλληνες του Πόντου; turke: Pontus Rumları) rilatas specife al la grekoj de la regiono Ponto, la loko kie la Trebizonda imperio situis sur la Nigra Maro marbordo de aktuala orienta Turkio, aŭ en aliaj kazoj ĝenerale al la grekoj de la marbordoj de Nigra Maro aŭ Pontuso. Tradicie ili parolas la pontan grekan.

Grekoj de la Ponto
etno
grekoj
grekoj
Suma populacio
3000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Ponta greka lingvo • Tsalka dialect
Religio
ortodoksismoislamo
vdr
La historia Ponto regiono ĉe la suda marbordo de la Nigra Maro

Antikva historio redakti

La regiono de Ponto estas unuafoje menciita en la kunteksto de antikva Grekio en la rakonto de Jazono kaj la Argonaŭtoj kaj ilia serĉado de la ora ŝaffelo, laŭ Apolonio de Rodiso, laŭ kiu la rakonto okazis ĉirkaŭ 1200 a.K. La unua greka kolonio estis establita en 800 a.K. en Sinopĉe la marbordo de Nigra Maro fare de komercistoj de Mileto. Pli da grekoj sekvis kaj establis pli da kolonioj ĉe la marbordoj de Nigra Maro, inkluzive de Trabzon, moderna grandurbo de hodiaŭ, kiu estis menciita fare de Ksenofono en lia verkaĵo Anabazo.

Tra la jaroj, malgraŭ la konkeroj de la areo de eksterlandaj potencoj, inkluzive de la Aĥemenida Imperio kaj Bizanco, la lokuloj konservis sian grek-ortodoksan karakteron kaj kulturon. Post la falo de Trebizonda en 1461, kontrolo de la areo pasis al la Otomana Regno.

Persekuto kaj populacio-interŝanĝo redakti

Vidu Genocido de la grekoj de la Ponto

Same kiel aliaj najbaraj popoloj kiel la armenoj kaj asiroj, la Pontoj suferis etnan persekuton de la otomanoj komence kaj de la kamalistaj turkoj post la falo de la imperio. En 1923, la Traktato de Laŭzano estis subskribita, laŭ kiu loĝantara interŝanĝo okazis inter la landoj de Turkio kaj Grekio.

Nuntempe redakti

La preciza nombro da pontaj grekoj ne estas precize konata pro asimilado en la greka diasporo kaj en grekio mem, sed ĝi estas taksita je proksimume 4.5 milionoj. La ĉefaj komunumoj estas:

Famaj pontaj grekoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti