Grenejo de Erfurto

La Kornhofspeicher esta iama grenejo en la urbokerno de Erfurto, situanta inter la stratoj Große Ackerhofgasse kaj Moritzstraße.

La urba grenejo en decembro de 2007.

Priskribo redakti

Ĝi estas unu el la plej bone konservitaj malfrumezepokaj grenejoj kaj unu el la plej gravaj historiaj neekleziaj konstruaĵoj en la turingia ĉefurbo. Ĝi estis starigita inter 1465-67 sur la eksa juda tombejo [1] laŭkomisie de la urba konsilantaro kaj servis de tiam kiel magazeno. La fondaĵo Deutsche Stiftung Denkmalschutz subtenis ties restaŭradon finance[2].

La konstruaĵo estas trietaĝa. La tegmentaro supra estas originale konservita. Ĝi estas longa je 83 m kaj larĝa je 25 m sur surfaco de 1800 kvadratmetroj kaj kun 21 fenestraj sektoroj.

Konstruo redakti

Jam ek de 1354 la urbo Erfurto havis je dispono urban grenejon, kiu troviĝis proksime al la Preĝejo Sankta Nikolao sur areo kiun posedis la Johanitoj[3]. Oni supozas ke krome estis estinta ankoraŭ alia grenejo.

Dum la 15-a jarcento Erfurto havis ekonomian ekfloron kaj la enhavokapacito de la ejoj ne plu sufiĉis por sekurigi la manĝigon de la loĝantaro dumkrize. Sekve la konsilistoj decidis en 1465 konstruigi novan grenejon kaj elektis la iaman judan tombejon.

Hodiaŭa uzo redakti

Longan tempon la eksa grenejo estis senfunkcia kaj pluraj ideoj pri bona utiligo forĵetitis. Finfine privatulo aĉetis la tuton, kiu planis ŝanĝi ĝin en parkejon kun 90 parklokoj, dume ekstere la aspekto restus. En 2009 scienculoj malkovris ke la konstruo estis infestita de lignovermoj; tion oni forigis en 2010[4]. Poste komenciĝis en printempo de 2013 la planita alikonstruo al parkejo, kion ankoraŭ malfruigis kvereloj inter investinto kaj apudloĝantoj koncerne la aliron al la malsubaj etaĝoj[5].

Subnotoj redakti

  1. Steffen Raßloff: Geschichte der Stadt Erfurt. Sutton Verlag, Erfurt 2012, ISBN 978-3-95400-044-9, p. 36
  2. Pri la subtenobjekto sur la fondaĵa retpaĝaro.[rompita ligilo]
  3. Stefan Oehmig: Zur Getreide- und Brotversorgung der Stadt Erfurt. In: Ulman Weiß (Hrsg.): Erfurt 742-1992. Böhlau Verlag, Weimar 1992, ISBN 3-7400-0806-7, p. 205
  4. [1][rompita ligilo]
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-22. Alirita 2013-12-17.