La Grenpurigilo estas maŝinu uzata por kribrado. Ĝi permesas anstataŭi la permanan kribadon kiun oni faris okaze de sufiĉa vento pere de kribriligo kaj ĵetado al la aero de grenoj por apartigi ilin el malpuraĵoj.

Grenpurigilo.

Jam konita en Antikva Ĉinio, en Eŭropo aperis komence de la 17-a jarcento en Nederlando,[1] kaj ĝi konsistas el ventumilo kaj kradoj, kun la tuto funkciigita de kranko, aŭ foje de motoro.

Pro la progreso de la mekanikigo, la grenpurigilo estis integrita en la draŝmaŝino. La apartigo de la greno de la multaj nedezireblaĵoj (polveroj, malbonkvalitaj grajnoj, ktp.) estis unua etapo. Por la uzado kiel semoj de tiuj grajnoj, necesis draŝi ilin per vibrantaj kradoj kaj rotaciaj membranoj. La kalibrado de la cerealeroj por la draŝado estis, por la agrikulturistoj, etapo de progreso en la rendimento.

Notoj redakti

  1. François Sigaut, «La Chine, l'Europe et les techniques agricoles (note critique) [arkive», Annales ESC, januaro-februaro 1989, 44-1, p. 207-216.