Grenviĉa Meridiano

La Grenviĉa Meridiano (aŭ referenca meridianounua meridiano) havas pro konvencio la longitudon nul. Ĝi estas la linio de longitudo kiu iras tra la Observejo de Greenwich en Britio, apud Londono.

La vidigebla meridiano en la observejo de Grenviĉo

Ĝin akorde difinis en oktobro de 1884 en Vaŝingtono la prezidento de Usono, 41 delegitoj el 25 landoj, kiuj renkontiĝis por la Internacia Konferenco pri Meridianoj. Tiam oni interkonsentis pri la sekvaj principoj:

  1. La adopto de ununura sistemo de meridianoj mondnivele, kiu anstataŭu tiujn malsamajn jam ekzistintajn.
  2. La meridiano pasanta tra la plej grava instrumento por kontroli la trafikon estos la unua meridiano.
  3. Ĉiuj longitudoj, kaj oriente kaj okcidente, estos kalkulitaj ekde tiu ĉi meridiano de 0 al 180°.
  4. Ĉiuj Landoj adoptos la universalan daton.
  5. La universala tago komenciĝos je la noktomezo de Greenwich kaj mezuriĝos per horloĝo 24hora.
  6. La naŭtika kaj astronomia tagoj komenciĝos ĉie je la noktomezo konvencia.
Horzonoj en 2007 (la ruĝa linio centre montras la nulan meridianon)

La dua rezolucio, kiu ligis la meridianojn al Greenwich, estis aprobita de 22 landoj; nur unu malaprobis t.e. Domingo, nun Dominika Respubliko, kaj du detenis sin t.e. Francio kaj Brazilo. Francio ne adoptis la Grenviĉan Meridianon ĝis 1911. Kialo por tiu rezervo estis la impreso, ke Grenviĉo kaj Londono laŭ la nula meridiano kvazaŭ deklariĝas "la centro de la mondo", estus neadekvata honorigo de la Brita imperio.

Antaŭe, la meridiano de la insulo El Hierro (Kanarioj) estis uzita de la plejparto de la marameroj de Eŭropo. Konvencie oni difinis ĝin kiel meridiano 20° okcidente de Parizo (17° 39' 46" okcidente de Greenwich).

Aliaj meridianoj uzitaj pasinte estis: Romo (12° 27' 08.04" oriente de Greenwich), Kopenhago, Jerusalemo, Sankt-Peterburgo (Meridiano de Pulkovo, 30° 19' 42.09" oriente de Greenwich), Pisa, Parizo (2° 20' 14" oriente de Greenwich), kaj Philadelphia.

Vidu ankaŭ redakti

Ligiloj redakti