Gresovsko (Simferopola municipo)

loĝloko en Krimeo

Gresovsko (ruse Грэсовский, ukraine Гресівський, krime-tatare Gresovskiy) estas urbotipa loĝloko de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu administre apartenas al la Simferopola municipo.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Gresovsko
ruse Грэсовский
ukraine Гресівський
krime-tatare Gresovskiy
Apartenas al: Simferopola municipo, Ĵeleznodoroĵnij urbo-distrikto, Gresovska komunumo
Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 2′ O (mapo)45.00805555555634.035277777778Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 2′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~350 m
Poŝtkodoj: 95493
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Gresovsko (Krimeo)
Gresovsko (Krimeo)
DMS
Gresovsko
Gresovsko
Gresovsko
Situo de Gresovsko sur la mapo de Krimeo
vdr

La loĝloko situas en la centra parto de Krimeo, 9 kilometrojn norde de Simferopolo, al kiu ĝi estas ligita per trolebusa kaj busa trafiko. Apud la loĝloko situas la fervoja stacio "Simferopolo-kargejo".

La loĝloko estis fondita en la jaro 1956 okaze de finkonstruo de la simferopola regiona elektro-centralo, kiu ĝis nun estas la ĉefa industria entrepreno de la loĝloko. Krom ĝi sur la teritorio de la loĝloko troviĝas kelkaj konstru-uzinoj (produktantaj ferbetonajn elementojn).

La loĝloko havas kelkajn infanĝardenojn, unu bazlernejon, poliklinikon, kinejon, du bibliotekojn, preĝejon.