Gretna Green estas vilaĝo en Skotlando, en la regionoj Dumfries kaj Galloway, en distrikto Eskdale, norde de la Sark-rivero, kiu rivero formas internan limon inter Skotlando kaj Britio. La loko famiĝis kiel vojaĝcelo de la junaj anglaj amantoj, dezirantaj rapide geedziĝi.

Situo de Gretna Green

En la loko okazis en 1915 fervoja akcidento, postulante 227 viktimojn.

Geedziĝo de fremdlandanoj (aŭ Historio de la malsamaj geedziĝaj leĝoj inter anglio kaj skotlando) redakti

Pro la ŝanĝo de la anglaj leĝoj en 1754, ĉiuj kiuj volis rapide geedziĝi, devis veturi en Skotlandon, ĉar laŭ la skotaj leĝoj, oni devis esprimi la geediĝan deziron nur antaŭ atestantoj, ne necesis aprobo de la eble rigoraj gepatroj.

La ceremonion gvidis en la vilaĝo plej ofte la loka forĝisto. La loko de la geedziĝoj estis la dogandomo aŭ la drinkejo, post 1826 la Gretna Hall (vilaĝdomo). En la dogandomo geedziĝis ĉiujare ĉ. 200 paroj.

Ekde 1856, leĝo postulis, ke minimume unu el la geedziĝontoj restadu antaŭ la nupto 21 tagojn en Skotlando. La nova skota geedziĝa leĝo de 1939 antaŭskribis, ke ekde la 1-a de julio 1940, ĉiun ceremonion oni devas aranĝi antaŭ eklezia pastro aŭ notario. La junaj geedziĝontoj do plu vizitis la lokon, ĉar en Skotlando necesis la gepatra aprobo nur sub 16 jaroj, dum en aliaj partoj de Britio sub 21. La geedziĝa leĝo de 1969 unuecigis tiun aĝlimon je 18 jaroj. Kvankam la geedziĝo en Gretna Green jure perdis la gravecon, sed restis la graveco pro la romantiko, tiel eĉ hodiaŭ oni vizitas la lokon por geedziĝi.