Gretzenbach

komunumo de Svislando

Gretzenbach estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 458 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Gretzenbach
Blazono de Gretzenbach
Blazono de Gretzenbach
Blazono de Gretzenbach
Vilaĝeniro de Gretzenbach ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 venante de Däniken
Vilaĝeniro de Gretzenbach ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 venante de Däniken
Vilaĝeniro de Gretzenbach
ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 venante de Däniken
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Geografia situo CH1903: 642306 / 245427 (mapo)47.3583333333337.9986111111111Koordinatoj: 47° 21′ N, 8° 0′ O; CH1903: 642306 / 245427 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2458
Areo 5,80 km²
Alteco 398 m super marnivelo
Poŝtkodo 5014
Komunumkodo 2576
Mapo de Gretzenbach
Mapo de Gretzenbach
Mapo de Gretzenbach
vdr

Geografio redakti

Gretzenbach situas sude de la rivero Aro. En sudo de la komunumo leviĝas la arbara monteto Weid. En okcidento de la komunumo en la najbara komunumo Däniken situas ĉe la riverbordo la nuklea centralo Gösgen. Krom la vilaĝo Gretzenbach mem al la komunumo apartenas la vilaĝoj Weid kaj Grod.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,80 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj de arbaro, 41,9% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gretzenbach limas en nordo al Niedergösgen, en nordoriento al Schönenwerd, en okcidento al Oberentfelden (AG), en sudokcidento al Kölliken, en sudo al Safenwil, en sudokcidento al Walterswil, kaj en okcidento al Däniken.

Trafiko redakti

Tra Gretzenbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per lokaj busoj de la urbo Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 3 kilometrojn oriente en Araŭo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gretzenbach datiĝas el la jaro 778 kiel Grezzinbach. En la jaro 1973 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Grod unuiĝis kun Gretzenbach.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti