Greveno (provinco)

Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Greveno de Grekio. Sendepende de tio, en Germanio ekzistas urbeto kun la nomo Greven.

La provinco Greveno (greke Νομός Γρεβενών, Nomós Grevenón) ĝis administra reformo efektivigita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomiĝas Νομός, do "nomós"). Ĝi kovras areon de 2 291 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 38 000 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Greveno (Γρεβενά - Grevená). La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Okcidenta Makedonio. La pejzaĝo estas plejparte montara; la plej alta montopinto situas je 2 243 metroj super la marnivelo.

Greveno
Regiono
provinco de Grekio • regiona unuo de Grekio [+]

LandoGrekio

ĈefurboGrevena
- koordinatoj40° 0′ 0″ N, 21° 20′ 0″ O (mapo)4021.33333333Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 21° 20′ 0″ O (mapo)
Areo2 291 km² (229 100 ha) [+]

Loĝantaro34 548 [+] (2021)
Denseco15,08 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo51x xx [+]

Greveno (provinco) (Tero)
Greveno (provinco) (Tero)
situo de Greveno en Grekio

Greveno (provinco) (Grekio)
Greveno (provinco) (Grekio)
DEC

Map
Greveno

Vikimedia Komunejo:  Grevena Prefecture [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

La teritorio de la hodiaŭa provinco Greveno pli-malpli korespondas al la antikva pejzaĝo Elimea. Elimea situis sudokcidente de la antikva pejzaĝo Eordaia (la moderna provinco Kozano kaj sudaj partoj de la provinco Florino) kaj sudoriente de al antikva pejzaĝo Orestis (la nuna provinco Kastorio. La antikva regno Elimea dum la jaro 385 estis konkerita fare de la armeo de la makedona reĝo Filipo la 2-a kaj restas parto de antikva Makedonio ĝis ties konkeriĝo fare de la romia armeo dum la jaro 168 a.K..

Eksteraj ligiloj redakti