La Grevia zebro (Equus grevyi), konata ankaŭ kiel imperia zebro, estas la plej granda nunvivanta natura ekvedo kaj la plej granda kaj plej endanĝerita el la tri specioj de zebro, dum la aliaj du estas la Stepa zebro kaj la Monta zebro. Nomita laŭ Jules Grévy, ĝi estas la nura vivanta membro de la subgenro Dolichohippus. La Grevia zebro troviĝas en Kenjo kaj Etiopio. Kompare kun aliaj zebroj, ĝi estas alta, havas grandajn orelojn, kaj ties strioj estas pli mallarĝaj.

Detalo de la kapo
vivteritorioj
Umante en la savano

La Grevia zebro loĝas en duon-aridaj herbejoj kie ili manĝas herbojn, legomojn, kaj plukopaŝtaĵojn; ili povas survivi ĝis kvin tagoj sen akvo. Ili diferencas el aliaj zebraj specioj je tio ke ili ne vivas en haremoj kaj havas malmultajn longdaŭrajn sociajn ligojn. Maskla teritoriemo kaj rilataro patrino–zebrido formas la bazon de la socia sistemo de la Grevia zebro. Tiu zebro estas konsiderata endanĝerita. Ties populacio malpliiĝis el 15,000 al 3,000 ekde la 1970-aj jaroj. Tamen, ĉe 2008 la populacio estas stabila.

Priskribo redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti