Grifelo estas skribilo el sufiĉe mola petro, ofte ardezo, per kiu oni povas skribi sur tabuleto kiu estas farita en la sama materialo.

Grifelo
Grifelujo

La uzado de skribardezo kaj grifelo jam estis konata en la 18-a jarcento. Granda avantaĝo estas la ebleco por reuzado: la skribitaĵo povas esti forviŝita per malseka spongo, kaj post sekiĝo la skribardezo kaj grifelo denove estis disponeblaj por la lernanto.

Grifelo ankaŭ estas pinta ŝtala ileto per kiu gravuristoj desegnas sur metalplaton.

Vidu ankaŭ redakti