La Griza ŝterno (Procelsterna albivitta) estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj. Ĝi estis antaŭe konsiderita kiel hela formo de Blua ŝterno (Procelsterna cerulea) sed nune estas plej ofte konsiderata kiel separita specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Procelsterna Procelsterna
Specio: Griza ŝterno 'Procelsterna albivitta'
Charles Lucien Bonaparte 1856
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri eta ŝterno, 25–30 cm longa kun enverguro de 46–61 cm kaj pezo de 170-285 g. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne estas plumarŝanĝo laŭ la sezono. Ĝi estas helgriza supre kun tre helgrizaj (preskaŭ blankaj) kapo kaj subaj partoj kaj subflugiloj, sed ĝis estas iom pli malhela ĉe dorso, vosto kaj flugiloj, ĉefe ĉe pintoj; la vosto estas longa, griza kaj noĉoforma. Pli eta ol la Blankofrunta ŝterno, sed kun beko (tre akrapinta), okulo kaj kruroj nigraj kaj la piedoj havas pli helajn retojn (helflavecajn). La okuloj estas grandaj kaj aspektas pli grandaj pro la ankaŭ nigraj okulringoj. Junuloj estas similaj sed iom brunaj supre kaj kun pli kontrastaj flugilpintoj.

Distribuado redakti

Tiu ĉi specio loĝas en subtropikaj kaj pli varmaj akvoj de la suda Pacifiko. La subspecio P. a. albivitta reproduktiĝas en insuloj Lord Howe, Norfolk, norde en Novzelando (ĉefe la insularo Kermadec) kaj suda Tongo (ĉe 'Ata kaj probable 'Eua). P. a. skottsbergii troviĝas en insuloj Hendersono, Paskinsulo kaj Sala y Gómez. P. a. imitatrix reproduktiĝas en la insuloj Desventuradas malproksime de la marbordo de Ĉilio.

Kutimaro redakti

La Griza ŝterno manĝas en neprofunda akvo sen malproksimiĝi el la reproduktaj kolonioj. La specio kuniĝas en grandaj manĝantaroj kiuj povas enhavi centojn da individuoj. Ili manĝas glitgflugante super la akvosurfaco kaj plonĝante por pluki manĝerojn. Planktono formas la kernon de la dieto kaj etaj fiŝoj.

La reproduktado okazas en kolonioj de rokaj insuloj. La nesto estas kaŝita rokero, sub ŝtono aŭ plantaro. La ino demetas ununuran ovon. Ĝi estas blankeca kun malhelaj markoj kaj ĝi estas kovota de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 32 tagoj. Junuloj estas manĝigataj per vomita manĝaĵo kaj zorgitaj dum ĉirkaŭ 35 tagoj.

La Griza ŝterno estas kutime silenta sed ĝi uzas mildan alvokon.

Referencoj redakti

  • Heather, Barrie D. & Robertson, Hugh (1996) The Field Guide to the Birds of New Zealand, Viking.
  • Jaramillo, Alvaro; Burke, Peter & Beadle, David (2003) Field Guide to the Birds of Chile, Christopher Helm, London.
  • Pizzey, Graham & Knight, Frank (1997) The Graham Pizzey & Frank Knight Field Guide to the Birds of Australia, HarperCollins, London.
  • Watling, Dick (2001) A Guide to the Birds of Fiji & Western Polynesia, Environmental Consultants (Fiji), Suva.