La Griza pirolo, Pyrrhula cineracea, estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de piroloj kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj maskloj kun oranĝaj aŭ ruĝaj brustoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza pirolo
Griza pirolo, masklo
Griza pirolo, masklo
Griza pirolo, ino
Griza pirolo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pyrrhula
Specio: 'P. cineracea'
Pyrrhula cineracea
(Cabanis, 1872)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Kazaĥio[1] kaj ankaŭ en Mongolio[2]. Plej parto de birdaj fakuloj konsideras ĝin kiel subspecio de la Eŭrazia pirolo.[3][4]

Pyrrhula cineracea loĝas en arbaroj de abio kun kelkaj deciduaj arboj, abio-lariko kaj piceo-betulo en rivervaloj ĉe strandoj de lagoj je 1400–1800 m. Disige la Griza pirolo vizitas deciduajn arbarojn kun arbustoj kaj ĉeriverajn arbarojn kaj makisojn de altaj herboj.[1]

Ĝi estas tre simila al la Eŭrazia pirolo sed sen ruĝaj subaj partoj. Temas pri diketa birdo kun fortika kapo de larĝega kolo. La supraj partoj estas grizaj; la flugilplumoj estas nigraj (kun helgriza flugilstrio) kaj same la mallonga dika beko, la krono kaj vizaĝo ĉirkaŭ beko kaj okuloj ĉe plenkreskuloj; la blanka pugo kontraste inter la nigraj vosto kaj flugilplumoj, kaj la grizaj flugilstrioj estas ege videblaj dumfluge. La subaj partoj estas iom pli helgrizaj (sed blanka subpugo).

Ili estas iom raraj, sed vintre estas komunaj en Altajo.

En Altajo ekkantas fine de februaro – marte kaj ĝis majo foje. Ili reproduktiĝas en separataj paroj. La nesto estas farita el bastonetoj kaj seka herbo kovrite de fajnaj radiketoj kaj haro. Elnestiĝo okazas julie al komenco de aŭgusto. Ĝi hibridĝas kun la Eŭrazia pirolo. La aŭtuna-vintra disigo komencas en aŭgusto – septembro, kaj en sudorienta Kazaĥio ili aperas fine de oktobro al komenco de novembro, kie ili estas ĝis meza majo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Birds.kz. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-16.
  2. Birds Mongolia.
  3. Avibase.bsc-eoc.org
  4. Taxonomicon.taxonomy