La Griza tufparuo (Lophophanes dichrous iam Parus dichrous) estas specio de birdo de la familio de Paruedoj kiu formas parton de la genro Lophophanes kun la ununura kroma specio Tufparuo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza tufparuo
Griza tufparuo
Griza tufparuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Lophophanes
Specio: L. dichrous
Lophophanes dichrous
(Blyth, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri birdo 13 al 14 cm longa kaj 11 al 14 g peza. Ĝi estas simila al samgenra Tufparuo je tio ke ĝi havas leveblan tufkreston en malantaŭa krono. Tamen la krono ne estas striata kiel ĉe la Tufkresto sed griza, kiel la tuta kapo (pli hela en vizaĝo) kaj la dorso. Kiel distingilo montras blankan kolumon, pli videblan en flankoj, dum antaŭe ne estas tiom markita; la subaj partoj estas helgrizaj kun ruĝecaj nuancoj en flankoj. La ĝenerala koloro do estas griza de kie devenas la nomo de la specio. Ankaŭ la beko kaj la gamboj estas malhelgrizaj. La irisoj estas brilbrunoranĝaj kaj tre kontrastaj en tia ĝenerala griza koloro. Junuloj estas similaj, sed havas malpli longan kreston kaj estas iom pli senkoloraj.

La kanto estas tre diversa.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en sudorienta Azio el Himalajo al Tibeto kaj suda Ĉinio nome en la landoj Nepalo, Butano, Ĉinio, Pakistano, Barato kaj Birmo. Ĝia natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de montetoj. En malaltaj altitudoj ĉefe en arbaroj de kverkoj kaj aliaj specioj, en pli altaj en miksita arbaro ĉefe de pinoj, piceoj kaj betuloj kio nomigas la specion en la franca kiel “mesange des bouleaux” (betulparuo). En suda Ĉinio ĉefe ĉe koniferoj kaj en Birmo ankaŭ ĉe bambuoj.

Ili estas loĝantaj birdoj, sed moviĝas iome al pli malaltaj altitudoj vintre.

Subspecioj redakti

Oni agnoskas kvar subspeciojn, nome la jenaj: P.d. kangrae, nordokcidenta Himalajo, el Kaŝmiro al norda Utar-Pradeŝo. P.d. dichrous, la nomiga raso en centra kaj orienta Himalajo, el Nepalo al suda Tibeto. P.d.wellsi, nordorienta Birmo kaj sudokcidenta Ĉinio (okcidenta Siĉuano, nordokcidenta Junano). P.d. dichroides, sudokcidenta Ĉinio (norda Siĉuano, Gansu, Qinghai kaj Shaanxi) kaj nordorienta Tibeto.

Kutimoj redakti

Tiu birdo vivas en paroj aŭ etaj grupoj. Ili manĝas insektojn, ofte en miksitaj aroj, en foliaro ĉefe meza kaj suba kaj ankaŭ surgrunde vintre ĉe neĝo kaj betulidoj.

Reproduktado redakti

La nesto estas arbotruo el 3 al 7 m supergrunde. Interne oni amasigas muskon kun haroj, haŭteroj kaj plumoj. La ino demetas 4 al 5 blankajn ovojn ruĝecmakulitajn. La du gepatroj kovas, sed oni ne konas la daŭron.

Eksteraj ligiloj redakti