La Grizdorsa petrelo (Garrodia nereis) estas specio de marbirdo de la familio de Hidrobatedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Garrodia kiu ricevis genran nomon fare de William Alexander Forbes en 1881 laŭ Alfred Henry Garrod, dum la specia priskribo estas aludo al la Nereidinoj, nome marnimfoj de la Greka mitologio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizdorsa petrelo
Grizdorsa petrelo
Grizdorsa petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Garrodia
Garrodia nereis
(Gould, 1841)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Grizdorsa petrelo piedpladumanta.
Paro de Grizdorsaj petreloj.

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en Antarkto, Argentino, Aŭstralio (Makvora Insulo), Ĉilio, Falklandoj, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj (Krozet-Insuloj kaj Kergelenoj), Novzelando (Aŭklandoj kaj Chatham-insularo), Sankta Heleno, Sudafriko, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, kaj la Insulo Gough. Ties natura habitato estas malferma maro.

Aspekto redakti

Temas pri malgranda petrelo 16 ĝis 19 cm longa kun 12,4 ĝis 14 cm de flugillongo kaj 39 cm de enverguro. Ili pezas el 21 al 44 g. Diference de la ŝtormopetreloj de la genro Oceanites, tiu ĉi petrelo havas pli ampleksan blankan areon en vosto (escepte fina bordo), pugo, dorso kaj komence de flugiloj, el kio venas la komuna nomo. Same ĝi havas blankajn subajn partojn (escepte la kapo).

Kiel ĉe aliaj ŝtormopetreloj, ankaŭ tiu ĉi specio piediras (pladumas) sur la akva surfaco dum serĉas manĝaĵon.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
  • Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0904614-60-3