Grizkapa albatroso

La Grizkapa albatroso (Thalassarche chrysostoma) konata ankaŭ kiel Grizkapa talasarko, estas granda marbirdo el la familio de albatrosoj. Ĝi havas ĉirkaŭpolusan distribuadon, nestumante en izolaj insuloj en la Suda Oceano kaj manĝante je altaj latitudoj, pli sude ol iu ajn el la aliaj talasarkoj. Ties nomo derivas el siaj cindrogrizaj kapo, gorĝo kaj supra kolo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa albatroso
Grizkapa albatroso
Grizkapa albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche chrysostoma
(Forster, 1785)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3]

Etimologio redakti

La nomo Thalassarche derivas el la grekaj vortoj thalassa” kaj “archearĥe, kiuj signifas respektive maro kaj ĉefo aŭ “plej grava”, do plej gravaj en la maro. La signifo de la specinomo chrysostoma derivas el kunmetaĵo de du radikoj el greka, nome ĥrisos' signifas oro kaj stoma signifas buŝo, reference al orflavaj bekobordoj.[4]

Aspekto redakti

 
Kapo detale

La Grizkapa albatroso averaĝe estas 81 cm longa kaj havas enverguron de 2.2 m. Ties pezo povas gami el 2.8 al 4.4 kg, kun ĉefa maso de 3.65 kg.[5] Ĝi havas malhelajn cindrogrizajn kapon, gorĝon, kaj supran kolon, dum ties supraflugiloj, dorso kaj vosto estas preskaŭ nigraj. Ĝi havas blankajn pugon, subajn partojn kaj duonlunan areon malantaŭ ties okuloj. Ties beko estas nigra, kun brilflavaj supra kaj malsupra bordoj, kiuj nuancas al rozoranĝa pinte. Ties subflugiloj estas blankaj kun multe da nigro en la antaŭa bordo kaj malpli en la malantaŭa. Junuloj havas nigrajn bekon kaj kapon kaj pli malhelan nukon. Ties okula duonlunforma areo estas nedistinga kaj ties subflugiloj estas preskaŭ tute malhelaj.[6]

Teritorio kaj habitato redakti

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[6]
Loko Populacio Dato Tendenco
Sudgeorgia Insulo 48,000 paroj 2006 Malpliiĝanta
Marioninsulo 6,200 paroj 2003 Stabila
Princeduarda Insulo 3,000 paroj 2003
Kampbelinsulo 7,800 paroj 2004 Malpliiĝanta
Makvora Insulo 84 paroj 1998
Krozetoj 5,940 paroj 1998
Kergelenoj 7,905 paroj 1998
Insuloj Diego Ramirez 16,408 paroj 2002
Totalo 250,000 2004 Malpliiĝanta

La Grizkapa albatroso nestumas en kolonioj de kelkaj insuloj de Suda Oceano, en grandaj kolonioj en Suda Georgio en Suda Atlantiko, kaj pli malgrandaj kolonioj en Insuloj Diego Ramírez, Kergelenoj, Krozetoj, Marioninsulo, kaj Princeduarda Insulo en la Hinda Oceano, Kampbelinsulo kaj Makvora Insulo sude de Novzelando, kaj Ĉilio. Dum la reprodukta sezono, ili manĝas ene aŭ sude de la Antarkta Konverĝareo.[7][8] Birdoj kiuj ripozas en la areo de Marioninsulo manĝas en ĉetropika zono.[9] Junuloj aŭ nereproduktuloj flugas libere tra ĉiuj sudaj oceanoj,[6] norde al 35°S.[10]

Kutimaro redakti

 
Ido ĉeneste

Manĝo redakti

Ĉemare la Grizkapa albatroso estas tre pelaga, pli ol aliaj talasarkoj, kaj manĝas en malfermaj oceanoj pli ol ĉe la kontinentbretoj. Ili manĝas ĉefe kalmarojn, kaj ankaŭ iome da fiŝoj, krustulojn, kadavraĵojn, cefalopodojn, kaj petromizojn.[11][12][13][14] Krilo estas malpli grava kiel manĝofonto por tiu specio, pro ties pli pelaga manĝoteritorio. Ili estas kapablaj plonĝi tiom profunde kiom ĝis 7 m por ĉasi predon, sed ili ne faras tion tiom ofte.

Reproduktado redakti

La ino demetas ununuran ovon en granda nesto, tipe konstruita sur krutaj deklivoj aŭ klifoj kun herbotufoj,[6] kaj ĝi estos kovata dum 72 tagoj. Studoj ĉe la Birdinsulo de Suda Georgio montris ke la kreskanta ido estas nutrata per 616 g de manĝo ĉiujn 1.2 tagojn, kaj la ido plipeziĝas ĝis ĉirkaŭ 4,900 g. Idoj poste tendencas perdi pezon antaŭ elnestiĝo, kio okazas post 141 tagoj. La idoj ĝenerale ne revenas al la kolonio dum 6–7 jaroj post elnestiĝo, kaj ne komencas reproduktiĝi la unuan fojon ĝis kelkaj jaroj post tio. Se paro sukcesis elnestigi idon, ili ne reproduktos la venontan jaron, kaj havos la jaron liberan.[6] Dum tiu tempo for de la kolonio ili povas veturi grandajn distancojn, ofte cirklante la teron kelkajn fojojn.

Konservado redakti

 
Fluganta sur Drake-pasejo, Suda Oceano

La IUCN klasigas tiun birdon kiel vundebla pro rapide malpliiĝantaj nombroj.[15] Ĝi havas loĝan teritorion de 79,000,000 km² kaj reproduktan teritorion de 1,800 km²,[6] kun populacio, ĉirkaŭkalkulita en 2004, de 250,000.[16][17] Ĉirkaŭkalkuloj havigis 48,000 parojn ĉe Suda Georgio,[18] 6,200 en Marioninsulo,[19] 3,000 parojn en Princeduarda Insulo,[20] 7,800 parojn en Kampbelinsulo,[21] 16,408 parojn en Ĉilio,[22] 84 parojn en Makvora Insulo, 5,940 en Krozetinsuloj, kaj 7,905 en Kergelenoj[23]

La diversaj populacioj malpliiĝantis baze sur diverdaj studoj. La nombroj de Birdinsulo malpliiĝantis je 20% al 30% en la lastaj 30 jaroj.[24] Marioninsulo registris malpliiĝaon de 1.75% jare ĝis 1992 kaj nune ŝajnas stabila.[25] Kampbelinsulo suferis malpliigon de 79% al 87% el la 1940-aj jaroj.[26] Ĝenerale, la tendencoj ŝajnas kvazaŭ 30-40% de malpliigo dum 90 jaroj (3 generacioj).[6] Kontraxuleĝa aŭ neregulata fiŝkaptado en la Hinda Oceano de Patagonia dentofiŝo, Dissostichus eleginoides, rezultis en 10 - 20,000 mortigitaj albatrosoj, ĉefe de tiu specio, en 1997 kaj 1998.[27][28][29] multhokada fiŝkaptado kulpas pri aliaj mortigoj.[23] Fine eble manĝoperdoj pro altiĝantaj oceanaj temperaturoj povus esti damaĝante tiun specion.

Por helpi la specion, oni entreprenas studojn en plej insuloj. Krome la Princeduarda Insulo estas speciala naturrezervejo, kaj Kampbelinsulo kaj Makvora Insulo estas Mondheredaj Lokoj.

Notoj redakti

  1. Sibley D. A. (2001)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. Brooke, Michael, Albatrosses and Petrels across the World (Bird Families of the World). Oxford University Press (2004), ISBN 978-0-19-850125-1
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 BirdLife International (2008)(a)
  7. Prince, et al. (1998)
  8. Phillips, et al. (2004)
  9. Nel, et al. (2001)
  10. Clements, James (2007)
  11. Prince (1980)
  12. Cherel, et al. (2002)
  13. Xavier, et al. (2003)
  14. Arata, et al. (2004)
  15. BirdLife International (2012). Thalassarche chrysostomaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  16. Croxall & Gales (1998)
  17. Brooke, (2004)
  18. Poncet, et al. (2006)
  19. Crawford, et al. (2003)
  20. Ryan, et al. (2003)
  21. Moore (2004)
  22. Arata & Morena (2002)
  23. 23,0 23,1 Gales (1998)
  24. Croxall et al. (1998)
  25. Nel et al. (2002)
  26. Taylor, (2000)
  27. CCAMLR (1997)
  28. CCAMLR (1998)
  29. Nel et al. (2002)(a)

Referencoj redakti

  • Arata, J.; Moreno, C. A. (2002). "Progress report of Chilean research on albatross ecology and conservation". Convention for the Conservation of Antarctic Marine Living Resources Working Group on Fish Stock Assessment.
  • Arata, J.; Robertson, G.; Valencia, J.; Xavier, J. C.; Moreno, C. A. (2004). "Diet of Grey-headed Albatrosses at Diego Ramirez Islands, Chile: ecological implications". Antarctic Science (16): 263–275.
  • BirdLife International (2008(a)). "Grey-headed Albatross - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 22 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (14 Aug 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Diomedea subg. Thalassogeron -". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 22 Feb 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • CCAMLR (1998). Report of the XVII meeting of the Scientific Committee. Hobart (Hobart, Australia: Committee for the Conservation of Antarctic Marine Living Resources).
  • CCAMLR (1997). Report of the XVI meeting of the Scientific Committee. Hobart (Hobart, Australia: Committee for the Conservation of Antarctic Marine Living Resources).
  • Cherel, Y.; Weimerskirch, H.; Trouve, C. (2002). "Dietary evidence for spatial foraging segregation in sympatric albatrosses (Diomedea spp.) rearing chicks at Iles Nuageuses, Kerguelen". Marine Biology (141): 1117–1129.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Crawford, R. J. M.; Cooper, J.; Dyer, B. M.; Greyling, M.; Klages, N. T. W.; Ryan, P. G.; Petersen, S.; Underhill, L. G.; Upfold, L.; others (2003). "Populations of surface nesting seabirds at Marion Island, 1994/95-2002/03". African Journal of Marine Science (25): 427–440.
  • Croxall, J. P.; Gales, R. (1998). "Assessment of the conservation status of albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons.
  • Croxall, J. P.; Prince, P. A.; Rothery, P.; Wood, A. G. (1998). "Population changes in albatrosses at South Georgia". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons. pp. 69–83.
  • Croxall, J. P., Silk, J.R.D., Phillips, R.A., Afanasyev, V., Briggs, D.R., (2005) "Global Circumnavigations: Tracking year-round ranges of nonbreeding Albatrosses" Science 307 249-250.
  • del Hoyo, Josep, Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (1992). Handbook of Birds of the World Vol 1. Barcelona:Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8. Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gales, R. (1998). "Albatross populations: status and threats". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 191. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Moore, P. J. (2004). "Abundance and population trends of mollymawks on Campbell Island". Science for Conservation (Wellington, NZ: Department of Conservation) (242).
  • Nel, D. C.; Lutjeharms, J. R. E.; Pakhomov, E. A.; Ansorge, I. J.; Ryan, P. G.; Klages, N. T. W. (2001). "Exploitation of mesoscale oceanographic features by Grey-headed Albatross Thalassarche chrysostoma in the southern Indian Ocean". Marine Ecology Progress Series (217): 15–26.
  • Nel, D. C.; Ryan, P. G.; Crawford, R. J. M.; Cooper, J.; Huyser, O. (2002). "Population trends of albatrosses and petrels at sub-Antarctic Marion Island". Polar Biology (25): 81–89.
  • Nel, D. C.; Ryan, P. G.; Watkins, B. P. (2002(a)). "Seabird mortality in the Patagonian Toothfish longline fishery around the Prince Edward Islands". Antarctic Science (14): 151–161.
  • Phillips, R. A.; Silk, J. R. D.; Phalan, B.; Catry, P.; Croxall, J. P. (2004). "Seasonal sexual segregation of two Thalassarche albatross species: competitive exclusion, reproductive role specialization or foraging niche divergence?". Proc. R. Soc. Lond. Ser. B (271): 1283–1291.
  • Poncet, S.; Robertson, G.; Phillips, R. A.; Lawton, K.; Phalan, B.; Trathan, P. N.; Croxall, J. P. (2006). "Status and distribution of wandering Black-browed and Grey-headed Albatrosses breeding at South Georgia". Polar Biology (29): 772–781.
  • Prince, P. A. (1980). "The food and feeding ecology of Grey-headed Albatross Diomedea chrysostoma and Black-rowed Albatross D. melanophris". Ibis (122): 476–488.
  • Prince, P. A.; Croxall, J. P.; Trathan, P. N.; Wood, A. G. (1998). "The pelagic distribtuion of South Georgia albatrosses and their relationships with fisheries". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons
  • Ryan, P. G.; Cooper, J.; Dyer, B. M.; Underhill, L. G.; Crawford, R. J. M.; Bester, M. N. (2003). "Counts of surface-nesting seabirds breeding at Prince Edward Island, Summer 2001/02". African Journal of Marine Science (25): 441–451.
  • Taylor, G. A. (2000). "Action plan for seabird conservation in New Zealand. Wellington: Department of Conservation". Threatened Species Occasional Publication (16).
  • Xavier, J. C.; Croxall, J. P.; Trathan, P. N.; Wood, A. G. (2003). "Feeding strategies and diets of breeding grey-headed and wandering albatrosses at South Georgia". Marine Biology (143): 221–232.

Eksteraj ligiloj redakti