La Grizkapa pirolo (Pyrrhula erythaca) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de piroloj kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj maskloj kun oranĝaj aŭ ruĝaj brustoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa pirolo
Grizkapa pirolo
Grizkapa pirolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pyrrhula
Specio: 'P. erythaca'
Pyrrhula erythaca
(Blyth, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo kaj Tajvano. Ties natura habitato estas borealaj arbaroj kaj moderklimataj arbaroj.

Grey-headed Bullfinch - Eaglenest - India FJ0A1250 (34154771831).jpg
Grey-headed Bullfinch - Eaglenest - India FJ0A1250 (34154771831)
Pyrrhula erythaca

La Grizkapa pirolo estas malgranda (17 cm) birdo kun grizaj dorso, kapo kaj nuko. Ofte la kapo estas per nuancoj limigita el la supraj (iom pli grizbruneca) kaj subaj partoj (iom pli helaj. La vizaĝo, flugiloj kaj vosto estas nigraj. La vizaĝo estas rimarkinda ĉirkaŭbekobaza areo kiu etendas al la okuloj kaj kiu estas bordita de blanka nuanco. Ĉirkaŭ ĝi estas griza kolareo. Sube la brusto estas oranĝeca, la ventro griza kaj la suba ventro (subpugo) estas blanka. Dumfluge videblas la grizecblanka flugilstrio kaj la blanka pugo. La ino estas pli bruna sube kaj pli malhelgriza en kapo kaj nuko.

La masklo de la tajvana subspecio owstoni estas iom violecgriza sube, kun iom da rozkolora aŭ buffy nuanco en brusto, pli ol la oranĝecbruna de la kontinentaj subspecioj.

La Grizkapa pirolo manĝas semojn kaj pinsemojn, kaj vintre kutime troviĝas en malgrandaj aroj. La alvoko estis priskribita kiel mida “jifu, jifu”. En Tajvano la Grizkapa pirolo estas komuna la tutan jaron loĝanta ĉe arbaroj subalpaj de koniferoj kaj miksitaj kaj descendas al pli subaj altaĵoj vintre.

Referencoj redakti