Gromia sphaerica estas amoboforma unuĉelulo, vivanta sur la oceana fundo. Ĝi povas havi la diametron de 3-4 cm, tiel ĝi estas unu el la plej grandaj unuĉeluloj.

La specio estis malkovrita en 1994 ĉe Omano kaj priskribita en 2000 fare de teamo de Andrew J. Gooday.

Gromia sphaerica havas kuglo- aŭ vinberformon kaj havas diametron de 4,7 ĝis 38 mm, averaĝe 15 mm. Ĝi havas brunetan, flekseblan eksteran ŝelon, sub tiu maldikan, malhelverdan protoplasman tavolon.

Oni malkovris koloniojn el ĝi en la Araba maro kaj antaŭ la Bahamoj. Antaŭ la bordoj de Omano, ili vivas en profundo de 1200 ĝis 1600 metrojn, antaŭ Pakistano ĝis 1800 m kaj antaŭ la Bahamoj en profundo de 750 ĝis 780 m.

Gromia sphaerica moviĝas malrapide sur la sedimento kaj postlasas 50 cm longajn profundajn, bone rekoneblajn spurojn. Tiujn spurojn oni jam trovis en praaj fosiliaĵoj, tiel oni supozas ke similaj unuĉeluloj vivis jam antaŭ 1,8 miliardoj da jaroj.