Grover Washington la pli juna

usona muzikisto

Grover Washington la pli juna (naskiĝis la 12-an de decembro 1943 en Bufalo, Novjorkio; mortis la 17-an de decembro 1999 en Novjorko) estis usona saksofonisto kaj flutisto, kiu validas kiel kunfondinto kaj kiel unu el la plej gravaj stilformintojde la tiel nomata glata ĵazo.

Grover Washington la pli juna
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1943 (1943-12-12)
en Bufalo
Morto 17-an de decembro 1999 (1999-12-17) (56-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo korinfarkto
Tombo Pensilvanio
Ŝtataneco Usono
Alma mater East High School
Okupo
Okupo komponisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.groverwashingtonjr.com/
vdr

Vivo redakti

Washington devenis el muzikema familio, havis muziklecionojn de Elvin Shepherd kaj kolektis unuajn profesiajn spertojn en la rondo de la nur multe pli malfrue famiĝontaj studiomuzikistoj, kiuj formis sub la nomo The Funk Brothers la ritmosekcion de diskeldonejo Motown. Kun enesemblo nome The Four Clefs li vaste koncertvojaĝis tra la usona Mez-Okcidento kaj sin elprovis pretertempe sur la grandaj ĵazaj scenejoj de la urbegoj ĉe la atlantika marbordo, ĉefe en Filadelfio kaj Novjorko.

Lia unua sukcesa surdiskigo okazis en 1970 preskaŭ hazarde, kiam Hank Crawford ne povis profiti registradan rendevuon por eldonejo Prestige kaj Washington estis dungita kiel anstataŭanto. La muzikalbumo Inner City Blues ĉiuokaze ekestinta (la titolpeco estis laŭ la origina versio de Marvin Gaye tiutempe enmoda furoraĵo) laŭiris jam proksimume la sukcesan recepton, kiun Washington daŭrigis esence por la resto de sia kariero: publikema miksaĵo el enmoda popularmuziko kun influoj el ritmenbluso, funko kaj kunfandomuziko, riĉigita per latinidmuzikaj sonoj, kiujn surbendigis la pokaze plej bonaj disponeblaj studiomuzikistoj.

En Usono Washington sukcesis lanĉi ĉiam denove verajn ventofuroraĵojn, kio ĝuste en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis eksterordinara por muzikisto almenaŭ proksima al ĵazo (kelkaj el la plej elstaraj estis Mister Magic kaj Just The Two Of Us, ĉi-lasta titolo kun soŭlokantisto Bill Withers). Ankaŭ en Eŭropo lia glata ĵazo ja estis ĉiea, vendiĝis tamen prefere kiel funkciomuziko, ekzemple kiel fonmuziko en radio kaj televido aŭ kiel rekonmelodioj.

En sia hejmlando la saksofonisto estis pro sia muzika-teknika kapablo respektata muzikisto, kiu altiris simpation ankaŭ kiel malavara protektanto de juna talentitoj. Al la protektatoj de Washington apartenis krom muzikistoj, kiuj plejparte akceptis la estetikan koncepton de sia patrono (ekzemple Kenny G) ankaŭ muzikistoj kiel Antonio Hart, kiuj sekvis malpli komplezeman muzikidealon. Male al tio en Eŭropo recenzistoj foje rikane, foje neniige kritikis Voŝingtonon, ĉar li pagis altan artoprezon por sia vasta publika sukceso.

Al ĉi tiu taksado de la voŝingtona muziko eble kontribuis, ke en Eŭropo la bezono de ĵazeca belsono montriĝis per alia stilo, kiu entute vere kontentigis pli altajn estetikajn postulojn. Ekzemplo por ĉi tiu kontrasto estas kelkaj albumoj, kiujn publikigis la norvega saksofonisto Jan Garbarek per la eldonejo ECM.

Nur malmultajn tagojn post sia 56-a datreveno Grover Washington eksuferis dum sonregistradoj por televidspektaklo gravan korinfarkton, pro kiu li mallonge poste mortis en malsanulejo.

Diskaro redakti

Titolo Jaro Diskeldonejo
Inner City Blues 1971 Motown
All the King's Horses 1972 Motown
Soul Box Volume 1 1973 Motown
Soul Box Volume 2 1973 Motown
Mister Magic 1974 Motown
Feels So Good 1975 Motown
A Secret Place 1976 Motown
Live at the Bijou 1978 Motown
Paradise 1979 Elektra
Reed Seed 1979 Motown
Skylarkin' 1979 Motown
Winelight 1980 Elektra
Come Morning 1981 Elektra
Anthology 1981 Motown
Baddest 1981 Motown
The Best Is Yet to Come 1982 Elektra
Greatest Performances 1983 Universal Special Products
Inside Moves 1984 Elektra
Anthology 1985 Elektra
One Night with Blue Note Vol. 3 1985 Blue Note
A House full of Love [Soundtrack: The Bill Cosby Show] 1986 Columbia
Strawberry Moon 1987 Columbia
Then and Now 1988 Columbia
Time Out of Mind 1989 Columbia
Next Exit 1992 Columbia
All My Tomorrows 1994 Columbia
Soulful Strut 1996 Columbia
The Best of Grover Washington, Jr. 1996 Motown
Breath of Heaven: A Holiday Collection 1997 Columbia
Ultimate Collection 1999 Hip-O Records
Prime Cuts: The Greatest Hits 1987 - 1999 1999 Columbia
Aria 2000 Sony Classical
Les Incontournables 2000 WEA International
20th Century Masters - The Millennium Collection: The Best of Grover Washington Jr. 2000 Motown
Love Songs 2001 Rhino
Discovery: The First Recordings 2001 Prestige
Essentials 2003 Elektra
Collection 2003 Universal International
Jazz Moods: Cool 2004 Columbia/Legacy
Definitive Grover Washington, Jr 2004 WEA International
Trios 2004 Sony International
Soulful Sax 2005 Sony International

Literaturo redakti

  • Stambler, Irwin: The Encyclopedia Of Pop, Rock And Soul. 3-a priverkita eldono, Novjorko: St. Martin’s Press, 1989, p. 729-731 – ISBN 0-312-02573-4

Eksteraj ligiloj redakti