Grundado estas senmoviĝo de ŝipo sur neprofundaĵo, tie estas loko, kie la alto de akvo ne sufiĉas, por ke la ŝipo flosu.

La kargoŝipo Rokia Delmas grundita ĉe la suda bordo de Insulo Ré, (Francio) 24-a de oktobro 2006

Male al la tiel nomata vola grundado, manovro farita sur ebena strando, dekliva ebenaĵoseka doko, la akcidenta grundado povas okazigi averion.

Se la ondoj estas fortaj, la ŝipo ekbatas la fundon kaj estos iom post iom disrompita. Se la grundado okazas sur rifo ĉirkaŭata de profunda akvo, la ŝipo ŝippereos.

Se la grundado okazas sur ebena strando (sen rokoj) aŭ sablejo kiam la tajdo malflusas, la danĝero estas malpli granda, sed la ŝipo riskas renversiĝi, se oni ne subtenigas ĝin per flankapogiloj.

Grundita ŝipo povas eskapi per ĝi mem, aŭ atendante la altan tajdon, aŭ haŭlante sin per ankroj; sed por grandaj komercaj ŝipoj, trenŝipo estas ofte nepra.

Eksteraj ligiloj redakti