Grundakvejo estas tavolo da tereno, aŭ roko, sufiĉe porhava aŭ fendethava (por enteni grundakvon) kaj tralasiva (kie grundakvo povas traflui).

Skemo de grundakvo montranta limigitajn zonojn, grundajn akvotempojn, fonton kaj puton.

Grundakvejo estas natura ujo da nesala akvo, kiun oni povas ekspluati per putoj, boradoj au akvkolekto. La grundakvejo pli proksima de la grunda surfaco, estas la freatika tavolo. Estas tiuj, kiujn oni pli facile ekspluatas, sed ankaŭ la plej minacitaj de poluo.

Klasifiko redakti

Tipo redakti

Oni distingas la porhavajn, lamenaj kaj karstajn grundakvejojn

  • En la lamenaj (aŭ fendhavaj) grundakvejoj (en granito aŭ vulkanaj rokoj). Akvo estas entenata en rokaj fendoj.
  • En la krastaj grundakvejoj, estas superficia fendhava aŭ porhava tavolo, kiu situas supre de tavolo kun grotoj, kavernoj, en kiu akvo fluas tre rapide.

Satureco redakti

  • En saturita grundakvejo ĉiuj disponeblaj spaceroj (poroj, fendoj, kavernoj) estas tute plenaj je akvo. La akva premo estas pli granda ol la aerpremo (la nivelo, kie la aerpremo egalas la akvopremo estas la freatika nivelo).
  • En nesaturita grundakvejo disponeblas libera spaco plenigita je aero, kaj ĝi povas akcepti plian akvon. La premo estas malpli granda ol la aerpremo, akvo "adheras" je la roko pro kapilareco. La kapilaraj fortoj povas levi akvon je inter 0,3 kaj 10 metroj.

Poreco redakti

La kvanto da akvo, kiun povas enteni saturita grundakvejo dependas de sia kompono.

1 m3 da roko: entenas: litroj da akvo
Sablo kaj gruzo 200 ĝis 400
Fajna sablo 300 ĝis 350
Grejso 50 ĝis 200
kreto 100 ĝis 400
Kalkoŝtono fendhava 10 ĝis 100
Argilo 400 ĝis 500
Skisto 10 ĝis 100
Granito fendhava 1 ĝis 50

Tralasiveco redakti

Grundakvejo estas pli-malpli tralasiva.

  • Plej tralasivaj grundakvejo estas tiuj el sablo, gruzo Aluvio aŭ fendhava roko.
  • Tavolo el argilo aŭ malmulte fendhava roko povas enhavi akvon, sed tiu-ĉi trafluas malrapide.

Tegateco redakti

Grundakvejo ofte estas netegata, tie estas ke supre de ĝi estas nur tralasiaj tertavoloj; estas la ĝenerala kazo de freatikaj tavoloj. Kiam supre de la tralasiva tavolo estas ne-tralasiva tavolo, la grundakvejo estas tegata. la akvo en tegata grundakvejo pova est premata kaj povas ŝpruci kiel arteza puto.