Grzegorz PRZEMYK (naskiĝis la 17-an de majo 1964 en Varsovio, mortis la 14-an de majo 1983 samloke) estis juna pola poeto, filo de poetino Barbara Sadowska kaj Leopold Przemyk. Li mortis pro bato fare de milico.

Grzegorz Przemyk
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1964 (1964-05-17)
en Varsovio
Morto 14-an de majo 1983 (1983-05-14) (18-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per neakra traŭmato vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Loĝloko Varsovio vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater XVII Liceum Ogólnokształcące im. Andrzeja Frycza Modrzewskiego en Varsovio vd
Familio
Patrino Barbara Sadowska vd
Profesio
Okupo poeto • abituriento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La murdo kaj ties konsekvencoj redakti

La mortbato de Przemyk estis unu el la ĉikanoj de la regopovoj kontraŭ la opozicio. Lian patrinon la 3-an de majo 1983 ekbatis milicanoj en Primasa help-komitato al personoj senigitaj de libero kaj al iliaj familioj, troviĝanta ene de la monaĥejenirejo de franciskaninoj ĉe la preĝejo al Sankta Marteno en Varsovio. Georgon milico arestis la 12-an de majo 1983, sur la Kastela Placo en Varsovio, kiam li kun kolegoj festis trapason de abiturientaj ekzamenoj. Li estis mortbatita de tri funkciuloj en apuda milicejo ĉe la strato Jezuicka. Li mortis en malsanulejo post du tagoj pro gravaj lezoj de ventrokavo, kie operaciis lin tri kirurgoj. Unu el ili Marek Bagniewski poste raportis pri tio en la angla parlamento. La 19-an de majo pastro Jerzy Popiełuszko celebris meson pro Przemyk en la preĝejo sub alvoko de Sankta Stanisław Kostka en varsovia kvartalo Żoliborz. La enteriga ceremonio en Tombejo Powązki en Varsovio alvenigis homamason kaj iĝis la unua granda manifestacio kontraŭ la komunista regopovo ekde la tempo de enkonduko de la milita stato en Pollando. Tra la lando ondis indigno pro brutaleco de la milico.

Por vuali la aferon oni laborigis funkciulojn de Enket-Buroo ĉe la Ministerio de Internaj Aferoj. De la komenco la regopovoj kaj Sekureca Servo de Pola Popola Respubliko agis misinforme por forturni atenton de la milico kaj kulpigi kuracistojn.

Decembre 1983 oni kulpigis sanitaristojn kaj kuracistinon, kiuj veturigis Przemyk de la milicejo ĝis hospitalo. Tiun ĉi version oni konfirmis en finita en 1984 proceso rezulte de premoj de Czesław Kiszczak; noteto "Estu nur unu versio de enketado – sanitariistoj". Milicanojn oni senkulpigis de riproĉoj.

Post la enketado farita de prokurorino Ewa Chałupczak kaj milicano Jacek Ziółkowski oni kondamnis du sanitariistojn, en tio Michał Wysocki kaj kuracistinon Barbara Makowska-Witkowska, kiu restis en prizono tra 13 monatoj. Laŭ Wysocki oni lin devigis al konfeso de sia kulpo minacante mortigon de lia familio. Ili liberiĝis post amnestio.

En 1984 Czesław Kiszczak disdonis monpremiojn al la funkciuloj pro la "malkaŝo por publika opinio de reala vero".

Post 1989 oni nuligis la verdiktojn kaj rekomencis proceson. En 1997 estis kondamnitaj Denkiewicz, deĵora oficiro, kaj Kazimierz Otłowski, al kiu oni riproĉis provon detrui dokumentojn de la proceso. La Supera Tribunalo en 1999 senkulpigis Otłowski. Denkiewicz pro sanproblemoj evitas la punon.

Instituto pri Nacia Memoro gvidas apartan enketadon pri respondeco pro senleĝa agado de la regopovoj de Pola Popola Respubliko.

Memorigo kaj distingoj redakti

Memor-tabulo al Grzegorz Przemyk troviĝas en rektora kapelo sub alvoko al Sankta Maksimiliano Kolbe en Sanok ĉe la strato Zagrody, donacita de lerneja junularo en majo 1987. Sur ĝi oni skribis fragmenton de Psalmo 37,17.

Alia memortabulo estis malvualita en la 20-a mortodatreveno de Grzegorz Przemyk sur konstruaĵo de la 17-a liceo en Varsovio, kiun li frekventis. Sur ĝi estas lia versaĵo Gra w szczerość (Ludo pri sincero) el la volumo "Oko" (Okulo).

La 3-an de majo 2008 la prezidento de Pollando Lech Kaczyński postmorte distingis lin per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

La 16-an de majo 2013 la Senato unuvoĉe omaĝis al Grzegorz Przemyk okaze de la 30-a datreveno de lia morto. La senatanoj kondamnis en ĝi "plenumantojn kaj iniciatintojn de tiu ĉi politika murdo" kaj apelaciis pri denova provo prijuĝi kulpintojn. Pli frue, pro rimarkoj pri la teksto anoncitaj de Alianco de Demokrata Maldekstrularo, Sejmo ne akceptis la voĉdonon.