Guðbrandur Þorláksson

Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Guðbrandur.

Guðbrandur Þorláksson (1541-1627) estis matematikisto, kartografiisto, kaj episkopo en Hólar, Islando. Li studis ĉe la katedrala lernejo ĉe Hólar kaj ĉe la Universitato de Kopenhago, kaj poste estis rektoro ĉe la lernejo de Skálholt, pastro ĉe Breiðabólstaður kaj episkopo de Hólar de la 8-a de aprilo 1571 ĝis sia morto je la 20-a de julio 1627.

Guðbrandur Þorláksson
Episkopo de Hólar
Regado 1571–1627
Antaŭulo Ólafur Hjaltason
Sekvanto Þorlákur Skúlason, lia nepo
Ceteraj titoloj matematikisto, kartografiisto, verkisto
Persona informo
Naskiĝo 1541
en Islando
Morto 20-a de julio 1627
en Hólar en Hjaltadalur
Religio luterana
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Universitato de Kopenhago
Familio
Edz(in)o Halldóra Árnadóttir
Infanoj Steinunn Guðbrandsdóttir (1571–1649)
Páll Guðbrandsson (1573–1621)
Halldóra Guðbrandsdóttir (1574–1658)
Kristín Guðbrandsdóttir (1574–1652)
Profesio
Okupo matematikisto • pastrotradukisto • tradukisto de Biblio • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Guðbrandur eldonis la unuan kompletan islandan tradukon de la Biblio en 1584.

Li redaktis kaj eldonis almenaŭ 80 librojn dum li estis episkopo, inkluzive de la Biblio 1584 en la islanda, la Islanda Leĝlibro kaj la tielnomita Vísnabók Guðbrands (Libro de strofoj) 1612. Li ankaŭ estas notata pro esti desegninta la unuan bonan karton de Islando, en 1590.

Li generis filinon nomitan Steinunn, naskiĝintan en 1571, kun Guðrún Gísladóttir laboristino en Hólar. Edzo de Steinunn nomiĝis Skúli Einarsson kaj ilia filo estis Þorlákur Skúlason kiu estis episkopo en Hólar post sia avo, Guðbrandur Þorláksson. La venontan jaron, la 7-an de septembro 1572, Guðbrandur edziĝis kun Halldóra Árnadóttir (1547–1630), filino de Árni Gíslason distrikta juĝisto en Hlíðarendi en Fljóthlíð. Kun ŝi li havis tri infanojn kiuj estis: Páll Guðbrandsson (1573–1621) distrikta juĝisto en Þingeyrar, Halldóra Guðbrandsdóttir (1574–1658), kiu neniam edziniĝis sed  estris la grandan bienon, Hólar, kiam ŝia patro maljuniĝis kaj malsaniĝis, kaj Kristín Guðbrandsdóttir (1574–1652) edzino de Ari Magnússon en Ögri distrikta juĝisto  en la grandbieno Ögur ĉe Ísafjarðardjúp. (Profundaĵo de Ísafjörur).

Referenco redakti

  • Einar Sigurbjörnsson, Jón Torfason og Kristján Eiríksson: „Inngangur.“ Vísnabók Guðbrands. Bókmenntafræðistofnun Íslands. Reykjavík 2000. Bls.vii–xxxix.