Guŝ Katif (hebree גוש קטיף), en traduko "rikolta bloko") estis grupo de 17 israelaj setlejoj en la sudo de la Gaza Sektoro. Dum la retiro de Israelo el Gazao je aŭgusto 2005, ĉiuj 8 000 loĝantoj de Guŝ Katif estis devigitaj forlasi la areon kaj iliaj domoj detruiĝis, laŭ interkonsento de la israela kaj palestina registaroj nuligi la israelajn setlejojn en la Sektoro.

Guŝ Katif
domoj laŭlonge de sabla dunoj en Neve Dekalim
domoj laŭlonge de sabla dunoj en Neve Dekalim
domoj laŭlonge de sabla dunoj en Neve Dekalim
Israela kolonio [+]

LandoIsraelo
- koordinatoj31° 21′ 17″ N, 34° 16′ 29″ O (mapo)31.3548134.2746Koordinatoj: 31° 21′ 17″ N, 34° 16′ 29″ O (mapo)


Guŝ Katif (Tero)
Guŝ Katif (Tero)

Guŝ Katif (Israelo)
Guŝ Katif (Israelo)
DEC
Guŝ Katif
Guŝ Katif

Map
Guŝ Katif
Vikimedia Komunejo:  Gush Katif [+]
vdr

Geografio redakti

La teritorio Guŝ Katif lokiĝis en la sudokcidenta rando de la Gaza Sektoro. Ĝi limiĝis sudokcidente de Rafah kaj la limo al Egiptio, oriente de Ĥan Junis, nordoriente de Deir el-Balah, kaj okcidente plus nordokcidente de la Mediteranea Maro. Mallarĝa, unu-kilometra strio de areo loĝata de beduinaj palestinanoj situis laŭlonge de la mediteranea marbordo. La plejparto de Guŝ Katif situas sur la sablaj dunoj kiuj apartigas la marbordan ebenaĵon de la maro.

Demografio redakti

 
Neve Dekalim estis la urba centro de la teritorio

Pli-malpli 8 000 loĝantoj vivis en Guŝ Katif, multaj el ili ortodoksaj judoj, kvankam ankaŭ estis sekularaj judoj kaj pluraj centoj da islamanaj familioj, kiuj oficiale estis palestinaj civitanoj, sed vivis en la setlejoj.

Historio redakti

Dum la vilaĝo Kfar Darom jam ekzistias dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento, la teritorio Guŝ Katif serioze ekestis dum 1968, kiam prezentiĝis plano por la fondado de du israelaj setlejoj centre de la Gaza Sektoro. Konsideriĝis grava la ideo iom miksi arabajn kaj israelajn setlantojn en la areo kaptita de la israela armeo dum la sestaga milito de la antaŭa jaro 1967, por malpliprobabligi atakojn de araboj al la apudlimaj komunumoj de Israelo. Dum 1970, Kfar Darom restariĝis kiel unua el poste multaj israelaj agrikulturaj stlejoj de la areo. Post la Israela-Egiptia Pripaca Interkonsento kaj la forigo de israelanoj el la setleja bloko Jamit sude de Rafah la teritorioj Morag kaj Kfar Darom estis unuigitaj al setleja bloko sub la nomo Guŝ Katif. Dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento novaj komunumoj fondiĝis, kaj alfluis setlistoj, kiuj antaŭe vivis sur la Sinaja duoninsulo. La plejparto de la blokaj komunumoj organiziĝis kiel moŝavoj.

 
Vitrodomoj, kiel jen en Morag, estis la centro de la agrikultura produktado.

Setlejoj en Guŝ Katif redakti

  • Bedolah בדולח (laŭlitere "kristalo")
  • Bnei Acmon בני עצמון
  • Gadid גדיד (laŭlitere "kolekto de palmfruktoj")
  • Gan Or גן אור (laŭlitere "ĝardeno de lumo")
  • Ganei Tal גני טל (laŭlitere "ĝardeno de roso")
  • Kfar Darom כפר דרום (laŭlitere "vilaĝo de la sudo")
  • Kfar Jam כפר ים (laŭlitere "vilaĝo de la maro")
  • Kerem Acmona כרם עצמונה
  • Morag מורג (laŭlitere "rikolta falĉilo")
  • Neve Dekalim נוה דקלים (laŭlitere "Palma oazo")
  • Necer Hazani נצר חזני
  • Pe'at Sade פאת שדה (laŭlitere "kamporando")
  • Katif קטיף (laŭlitere "florkolektado")
  • Rafiah Jam רפיח ים
  • Ŝirat Hajam שירת הים (laŭlitere "kanto de la maro")
  • Slav שליו (laŭlitere "koturno")
  • Tel Katifa תל קטיפא

La setlejoj de la bloko Guŝ Katif estis ĉirkaŭitaj per barilo.

Aldone al Guŝ Katif, estis tri pliaj israelaj setlejoj en la teritorio Guŝ Erec en la nordo de la Gaza Sektoro (Elei Sinai, Dugit kaj Nisanit), kaj ankoraŭ plia proksime de la centro de la Sektoro (Necarim).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti