Guanta estas urbo de Venezuelo situa en la nordokcidento de la ŝtato Anzoátegui oriente de la lando. Ĝi havas proksimume 45 000 loĝantojn. Estas la ĉefurbo de la samnoma municipo kaj formas parton de la metropolita areo de Barcelono kun la urboj Barcelono, Lechería kaj Puerto La Cruz. Ĝia averaĝa temperaturo jara estas de 32 °C.

Guanta
setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 10° 14′ N, 64° 36′ U (mapo)10.238333333333-64.591666666667Koordinatoj: 10° 14′ N, 64° 36′ U (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 67 km² (6 700 ha) [+]
Horzono UTC-04:00 [+]
Guanta (Venezuelo)
Guanta (Venezuelo)
DEC
Guanta
Guanta
Situo de Guanta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guanta [+]
vdr
Kajo de la haveno de Guanta.

Ĝi estas ĉe la nordokcidento de la ŝtato Anzoátegui, je ĉirkaŭ 8 km de Puerto La Cruz. Limas norde kun la Kariba Maro, sude kaj okcidente kun la municipo Sotillo kaj oriente limas kun la ŝtato Sukro. Ĝi havas areon de 67 km² kaj 45 000 loĝantojn (censo de 2001) kaj kun Barcelono, Puerto La Cruz kaj Lechería, kunformas kunurbaĵo de preskaŭ 1 200 000 loĝantoj. Ĝi troviĝs ĉe 14 msm.

Dum multaj jaroj la haveno de Guanta estis unu el la plej gravaj de Venezuelo, kaj de tie eliris la ŝarĝoj karbo el la minoj de Naricual kaj Capiricual. La golfeto faras formon de hufumo, kun enirejo 1998 futojn larĝa, protektita de insuloj je malpli ol 1 mejlo el la marbordo. La enirejo estas facila kaj sekura, kaj la golfeto ebligas la ankradon de grandaj ŝipoj pro ties profundaj akvoj.[1] Kune kun la havenoj de Puerto La Cruz (nafta terminalo) kaj Pertigalete (cemento), Guanta servas al la necesoj industriaj de la lando.

Geografio redakti

Historio redakti

Referencoj redakti

  1. Guanta. Encyclopaedia Britannica. Eldono 1911 (Dominio Público) [1] Alirita la 21an de Aŭgusto 2016.