Guarino Guarini

Guarino GUARINI (naskiĝinta la 17-an de januaro 1624 en Modeno, mortinta la 6-an de marto 1683 en Milano) stis itala matematikisto, filozofo kaj arĥitekto de malfrubaroka respektive sicilia baroka stiloj. Anis li al la ordeno de la teatinanoj.

Guarino Guarini
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1624 (1624-01-17)
en Modeno
Morto 6-an de marto 1683 (1683-03-06) (59-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala
Okupo
Okupo arkitekto • matematikisto • inĝenierofilozofo
Verkoj Santuario della Consolata
Sindone Chapel
vdr

Vivo redakti

Guarino Guarini eniris en septembro 1639 la klostron de la teatinanoj en Modena de kie li fare de la superuloj senditis Romon por studi teologion, filozofion, matematikon kaj arĥitekturon. Reveninte en 1647 li ordinitis sacerdoto en la 17.1.1648. En la 9.3.1648 li nomumitis administranto eknomia-financa de ordeno sia en Modeno.

Ĉ. 1650 li proklamitis ĉefa financulo je kiu postenplenumo problemoj estiĝis ĉar en la 19.4.1650 dumkontrole troviĝis eraroj en lia librotenado. Suspektitis pri fraŭdo frato lia Eugenio. Guarino do pagis la sumon mankantan kaj la aferoj malfeliĉaj deklaritis solvitaj; tamen la rilato inter la prioro kaj la fratroj Guarini suferadis daŭre. En 1650 Guarino nomumitis lektoro pri filozofio, Eugenio en 1653 prokuratoro. En 1654 Eugenio forlasis la urbon por studi en Ferrara filozofion kaj la fratro ekdeĵoris ĉe lia posteno en la 30.5.1654. Baldaŭ poste, je la aĝo de 31 jaroj, konsekritis Guarino ordenestro por Modeno. Sed tiu ĉi elekto aŭtomate ankaŭ kondukis je disputoj kun duko Alfonso la 4-a (Este) kiu estis preferinta sampostenen sinjoron Bernardo Castagnini. Lia duka moŝto tiun opinion ripete komunikis al la teatinanoj. En skribaĵo de la 25.2.1655 la ordenestro roma informis la dukon pri la rezignon de Guarino Guarini pro kio la teatinoj modenaj malhavis ĉefon por la daŭro de pli ol unu jaro. Kaj en 1656 elektitis la de Alfonso preferita persono, Bernardo Castagnini kiu ĉi-funkcie restis ĝismorte. En la 9.9.1658 Guarini iĝis ano de la teatinana konvento en Parmo.

Reiro Modenon malpermesitis plurfoje kaj eĉ 14 jarojn post urboforlaso li ne estis bonvena tiuloke. El dokumentoj evidentiĝas ke la tamen en 1657 mallonge estadis en Modeno. Ŝajne en 1660 li estis en Mesino. Inter 1657 kaj 1660 li pasigis migradajn jarojn kvankam ne tute klaris liaj restadlokoj: verŝajne li estis en Lisbono, ParizoPrago. Laŭ Harold Alan Meek plej kredeblas estado lia en Iberio pro enkorpigo de islamaj konstruelementoj en konstruaĵoj liaj en Francujo kaj Italujo (ekz. ĉe la Laŭrenco-kirko en Torino) kaj Portugalujo. Inter 1660 kaj 1662 Guarino estis en Modeno, Messino aŭ Parizo. En 1660 konstruitis la mesina Preĝejo Tre sankta anunciacio kiu detruitis en 1908. Ekde la 1660-aj jaroj Guarini ankaŭ verkiste ekagadis. Ekloĝo torina en 1666 estis por startigi konstruadojn por la Savoja dinastio. Estiĝis multaj preĝejoj kaj aliaj aferoj (ekz. la torina Carignano-palaco). En 1679 Guarini komisiitis fare de Maria Giovanna di Savoia-Nemours konstrui la Filipo-Neri-kirkon sed mortis antaŭe.

Graveco redakti

Liaj verkoj arĥitekturaj influitis de la ideoj de Francesco Borromini kiu tre okupiĝis pri komplikaj krucigoj de arĥitekturaj elementoj. Sekve la Carignano-palaco ja montras multajn paralelaĵojn al la Karlo-kirko roma de Borromini. Ankaŭ maŭraj influoj rimarkeblas.[1]

Guarini estis tipa majstro de itala malfrubaroko en Supra Italujo kie li ekde 1666 aparte por la Savoja dinastio deĵoris. Tie ankaŭ estiĝis liaj majstroverkoj kiuj diboĉe ofertas dekoraciojn. Liaj verkoj Placita Philosophica (1665), Euclides Adauctus (1671) kaj Architettura Civile (1686) pioniris koncerne geometrion formantan[2] Ĉi-lasta verko aperinta postmorte ankaŭ entenas konfeson je gotikaj modeloj (kio rimarkeblas ĉe la Laŭrenco-kirko torina). Ankaŭ la arĥitektoj norde de la Alpoj kopiis lin: en la 18-a jarcento la baroka konstruarto de Suda Germanujo kaj Aŭstrujo ŝatis preni kiel modelon aferojn de Guarini.[3]

Verkoj redakti

 
Compendio della sfera celeste, 1675

Aparte en Mesino li gravis per jena verkoj:

  • 1660: la teatinana Kirko Tre sankta anunciacio
  • planoj por la preĝejo de la Somaschi-patroj

Pro revokiĝo posta Torinon ankaŭ tie multo de li gravas:

  • 1679–1685: Carignano-palaco
  • 1667–1690: kapelo por la Mortotuko de Torino
  • 1668–1687: Laŭrenco-kirko
  • 1715: Filipo-Neri-kirko
  • 1678: Nobela kolegio
  • 1676–1684: Racconigi-kastelo

Ekstere de Italujo menciindas:

  • 1662: Preĝejo Reĝa Anna en Parizo
  • 1679: ne realigitaj planoj por la teatinana Kirko Mario (Oetting)[4]
  • Mario-kirko kajetana en Prago
  • Preĝejo Mario de la dia providenco en Lisbono (kiu detruitis en 1755 per la tertremego)

Skribaĵoj redakti

  • Architettura Civile. Torino 1737

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Harold Alan Meek: Guarino Guarini and His Architecture. Yale University Press, New Haven CT 1988, ISBN 0-300-03989-1.
  2. Guarini, Guarino. Ĉe: James Stevens Curl: A Dictionary of Architecture and Landscape Architecture. Eldono dua. Oxford University Press, Oxford 2006, ISBN 0-19-280630-0.
  3. Heinz Schomann: Piemont, Ligurien, Aosta-Tal. Kunstdenkmäler und Museen, Reclams Kunstführer Bd. 1/2, Stuttgart: Reclam, 1982, p. 457.
  4. Stefan Kummer: Architektur und bildende Kunst von den Anfängen der Renaissance bis zum Ausgang des Barock. Ĉe: Ulrich Wagner (eld.): Geschichte der Stadt Würzburg. 4 Bände; Band 2: Vom Bauernkrieg 1525 bis zum Übergang an das Königreich Bayern 1814. Theiss, Stuttgart 2004, ISBN 3-8062-1477-8, p. 576–678 kaj 942–952, speciale: p. 631.

Literaturo redakti

  • Vittorio Viale (eld.): Guarino Guarini e l’internazionalità del barocco. Atti del convegno internazionale promosso dall’Accademia delle scienze di Torino, 30 settembre – 5 ottobre 1968. 2 Bände. Accademia delle scienze, Torino 1970,
  • Gerd Schneider: Guarino Guarini, ungebaute Bauten. Dr. Ludwig Richter Verlag, Wiesbaden 1997, ISBN 3-89500-036-1.
  • Giuseppe Dardanello, Susan Klaiber, Henry A. Millon (eld.): Guarino Guarini (= Archivi di architettura). Fotografie delle architetture: Pino Dell’Aquila Torino. U. Allemandi, Torino 2006, ISBN 88-422-1471-X.
  • Jürgen Buchmann: Einige Überlegungen zur Sprache der Architekturwissenschaft und zum Zusammenhang der Sakralarchitektur Guarino Guarinis mit der mechanistischen Physik. In: IN SITU. Zeitschrift für Architekturgeschichte. 2. Jg., Heft 1, 2010, ISSN 1866-959X, p. 33–44.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guarino Guarini en la germana Vikipedio.