Guayana estas urbo en subŝtato Bolívar, Venezuelo. Ĝi kuŝas sude de la Orinoko, kie la rivero estas kunfluas kun la rivero Caroní. La urbo, oficiale fondita nur en 1961, estas reale komponita de la malnova urbo de San Félix kaj la nova urbo de Puerto Ordaz, kiu kuŝas ĉe flanko de la Caroní kaj estas konektita per tri pontoj. La urbo etendiĝas 40 kilometrojn laŭ la suda banko de la Orinoko. Kun proksimume 800,000 loĝantoj, ĝi estas granda urbo per Venezuelaj normoj. Ĝi estas ankaŭ la landa plej rapide kreskanta urbo, danke al ĝia grava fera industrio.

Guayana
urbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8050
Demografio
Loĝantaro 751 331  (2011) [+]
Loĝdenso 1 830 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 19′ N, 62° 41′ U (mapo)8.3223763-62.6896622Koordinatoj: 8° 19′ N, 62° 41′ U (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 410,5 km² (41 050 ha) [+]
Guayana (Venezuelo)
Guayana (Venezuelo)
DEC
Guayana
Guayana
Situo de Guayana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ciudad Guayana [+]
vdr
Ciudad Guayana de spaco, 2005
Mapo pri pli signifaj urboj de Venezuelo, kie Guayana troviĝas en la nordorienta landoparto

Ĝi estas unu el kvin plej gravaj havenoj de Venezuelo, pro tio ke plejmulto da varoj produktitaj en Bolívar estas ŝipitaj tra ĝi en la Atlantika Oceano, tra la Orinoko.

Historio redakti

Ciudad Guayana estis fondita en 1961 kiel projekto de la Corporación Venezolana de Guayana, kunfandanta du urbojn sur ambaŭ flankoj de la Caroní, San Félix kaj Puerto Ordaz kiel sola urbo. Ekde tiam, multaj industrioj estis tie lokigitaj, ĉar ĝia geografia pozicio donas al ĝi multajn avantaĝojn. Ĝi estas la konekso inter urboj kiel Upata kaj Ciudad Bolívar, du el la plej gravaj urboj de la ŝtato Bolívar.

Multa kritiko estas farita pri ĝia dizajno, kiu estis kreita de grupo de planistoj de MIT kaj Harvard en la fruaj 1960-aj jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti