La gubernio Dijala (arabe محافظة ديالى, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Diyālā) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2003 ĝi havis 1 271 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Bakuba. La teritorio kovras areon de 17 685 kvadrataj kilometroj. La gubernio etendiĝas inter la oriento kaj nordoriento de la iraka ĉefurbo Bagdado kaj la limo al Irano. Sian nomon la gubernio havas de la samnoma rivero Dijala, alfluo al la Tigriso.

Gubernio Dijala
Gubernio
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboBakuba
- koordinatoj34° N, 45° O (mapo)33.88333333333345.066666666667Koordinatoj: 34° N, 45° O (mapo)
Areo14 700 km² (1 470 000 ha) [+]

Loĝantaro1 371 035 [+] (2009)
Denseco93,27 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2IQ-DI

Gubernio Dijala (Tero)
Gubernio Dijala (Tero)

Gubernio Dijala (Irako)
Gubernio Dijala (Irako)
DEC

Map
Gubernio Dijala
Vikimedia Komunejo:  Diyala Governorate [+]
vdr

La gubernio konsistas el la sekvaj 6 distriktoj:

  • Bakuba
  • Baladruz
  • Ĥalis (aŭ al-Ĥalis)
  • Ĥanakin
  • Mukdadija (aŭ al-Mukdadija)
  • Kifri

La kurde setlata areo de la gubernio estas parte administrata per la Aŭtonoma Regiono Kurdio.

La 15-an de oktobro 2005, el 476 980 balotrajtaj gubernianoj 51,27 procentoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.

Vidu ankaŭ redakti